László Teleki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1811 en Peŝto | ||||
Morto | 8-an de majo 1861 (50-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Radical party (en) Resolution Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | László Teleki (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
Aktiva en | Hungara reĝlando vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo László TELEKI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki László gróf estis hungara politikisto, verkisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Kuratoro de László Teleki estis József Teleki (guberniestro).
László Teleki naskiĝis la 11-an de februaro 1811 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de majo 1861 en Pest.
László Teleki lernis komence hejme, poste en Sárospatak. Li eklaboris en la ŝtata administrado en Buda. En 1833 li rondvojaĝis Eŭropon. En 1837 li estis deputito de parlamento de Transilvanio, poste li aliĝis al parlamenta laboro de Pozsony. En ambaŭ parlamentoj li apogis la reformojn. Post la revolucio li komence daŭris la laboradon parlamentan, poste li estis diplomato en Parizo. Post fiasko de la liberecbatalo li restis eksterlande kaj laŭeble li pledis por la hungaroj kun la nacimalplimultoj. En 1859 li preparis pli novan liberecbatalon. En la sekva jaro li estis senrajte arestita kaj sendita al Vieno, kie li devis rezigni pri la politikado. Hejmenveninta al Pest li ne aliĝis al tiuj rondoj, kiuj volis kompromison kun Habsburga Imperio. En 1861 li partoprenis en parlamenta laboro en Buda, kie lia politiko restis sola, tial li finis sian vivon.