Lázně Bělohrad (antaŭe: Nová Ves; germane Bad Bielohrad, antaŭe: Neudorf) estas urbo en Ĉeĥio.
Ĝi situas 15 kilometrojn oriente de urbo Jičín, en la samnoma distrikto Jičín kaj Regiono Hradec Králové. Vivas ĉi tie 3 720 loĝantoj (2024). La ĉeĥa urbonomo laŭvorte nomiĝas "blankburga banloko" pro blankmura kastelo tie starigita en 1556.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choteč, Vřesník, Lukavec u Hořic, Šárovcova Lhota, Nová Paka, Svatojanský Újezd, Pecka kaj Tetín.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 262 |
---|
1880 | 4 370 |
---|
1890 | 4 481 |
---|
1900 | 4 877 |
---|
1910 | 5 269 |
---|
1921 | 4 676 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 734 |
---|
1950 | 3 861 |
---|
1961 | 4 013 |
---|
1970 | 3 858 |
---|
1980 | 3 974 |
---|
1991 | 3 823 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 796 |
---|
2014 | 3 750 |
---|
2016 | 3 728 |
---|
2017 | 3 716 |
---|
2018 | 3 685 |
---|
2019 | 3 665 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 658 |
---|
2021 | 3 581 |
---|
2022 | 3 625 |
---|
2023 | 3 734 |
---|
2024 | 3 720 |
---|
La urbeto havas la honoron esti menciita en la originala esperantlingva romano Idoj de Orfeo.
Elde 1931 okazis en la urbo "Internacia Libertempejo" por esperantistoj ĝis la komenco de la milito kaj post la milito oni renovigis ĝin, sed ne por longe. Prie vidu artikolon Internacia Libertempejo en Lázně Bělohrad.
Partoj de urbo Lázně Bělohrad (9) |
---|
|
|