M. T. Vasudevan Nair | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de julio 1933 (91-jaraĝa) en Kudallur | ||||
Lingvoj | malajala • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Dominio de Barato (1947–) Brita Raĝo Barato vd | ||||
Alma mater | Government Victoria College, Palakkad (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro verkisto scenaristo romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Randamoozham ❦ Asuravithu vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Madath Thekkepaattu Vasudevan Nair (1933), populare konata kiel MT, estas barata verkisto, scenaristo kaj kin-reĝisoro.[1] Li estas fekunda kaj variema verkisto en moderna Malajala literaturo, kaj estas unu el la majstroj de la literaturo de la post-sendependiga Barato.[2][3] Li naskiĝis en Kudallur, malgranda vilaĝo nune en la Anakkara "panĉaĝath" en Pattambi Taluk, Palakkada distrikto (Palghat), kiu estis en la Malabara Distrikto en la Madrasa Prezidenteco de Brita Hindio. Li ekfamiĝis estante ankoraŭ nur 20-jaraĝa kiam, estante studento de kemio, li ricevis la premion por la plej bonkvalita rakonto en Malajala lingvo en konkurso "World Short Story Competition" kondukita de The New York Herald Tribune. Lia debuta romano Naalukettu (Prahejmo- tradukita en anglan kiel The Legacy), verkita je aĝo de 23, ricevis la premion de la Kerala Sahitya Akademi en 1958. Aliaj romanoj liaj estis Manju (Nebulo), Kaalam (Tempo), Asuravithu (La disipema filo - tradukita en anglan kiel The Demon Seed) kaj Randamoozham (La dua vico). La profunde emociaj spertoj de liaj fruaj tempoj venis en la enhavon de la romanoj de MT. Plej el liaj verkoj estas orientataj al la bazaj malajalaj familistrukturo kaj kulturo kaj multaj el ili estis elrompaj en la historio de la Malajala literaturo. Liaj tri majstroverkaj romanoj pri la vivo en la patrinestra familio en Kerala estas Naalukettu, Asuravithu, kaj Kaalam. Randamoozham, kiu rerakontas la historion de Mahabarato el la vidpunkto de Bimo, estis amplekse konsiderata lia plej bonkvalita majstroverko.
M. T. Vasudevan Nair estas scenaristo, verkisto kaj reĝisoro de malajalaj filmoj. Li reĝisoris sep filmojn kaj verkis la scenarojn por ĉirkaŭ 54 filmoj. Li ricevis la Nacian Filmopremion al la Plej Bonkvalita Scenaro kvar fojojn respektive pro: Oru Vadakkan Veeragatha (1989), Kadavu (1991), Sadayam (1992), kaj Parinayam (1994), kio estis la plejo inter ĉiuj en la kategorio de scenaroj. Li ricevis la altan literaturan premion en Barato, nome Njana peedam, en 1995 pro sia ĝenerala kontribuo al la Malajala literaturo.[4] En 2005, estis al li atribuita la tria plej alta civila honoro en Barato nome Padma Bhushan.[5] Li ricevis nombrajn aliajn premiojn kaj rekonojn kiel tiu de la Kendra Sahitya Akademi, la Kerala Sahitya Akademi, Vayalar, Vallathol, Ezhuthachan, Mathrubhumi kaj O. N. V. Li ricevis la premion J.C. Daniel pro vivodaŭra atingo en Malajala kinarto por la jaro 2013. Li servis kiel redanktoro de la gazeto Mathrubhumi Azhchappathippu dum kelkaj jaroj.
Romanoj
Novelaroj
Porinfana literaturo
Eseoj
Memoroj
Teatraĵoj
Diskursoj
Studoj
'Tradukoj
Veturoj