MEIAC | ||
---|---|---|
arta muzeo | ||
Komenco | 1995 vd | |
Geografia situo | 38° 52′ 18″ N, 6° 58′ 16″ U (mapo)38.8717-6.9711Koordinatoj: 38° 52′ 18″ N, 6° 58′ 16″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Badaĥozo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ekstremadura kaj Iberamerika Muzeo de Nuntempa Arto, en hispana Museo Extremeño e Iberoamericano de Arte Contemporáneo (MEIAC) estas muzeo en Badaĥozo (Hispanio), kiu kolektas kaj ekspozicias artaĵojn de nuntempaj hispanaj, portugalaj kaj iberamerikaj artistoj.
Ĝi malfermiĝis la 9an de majo 1995 direktorita de Antonio Franco Domínguez. La konstruaĵo estas sur la loko de la iama prizono, de kiu restas la centra cilindra paviliono kun betona kupolo, verko de la arkitekto José María de la Vega Samper, kiu siavice estis konstruita meze de la 1950-aj jaroj sur la loko de iama milita bastiono de la 18-a jarcento, konata kiel Fuerte de Pardaleras. La prizono estis abandonita fine de la 1970-aj jaroj, kiam oni kreis novan prizonon for de la urbo.
La projekto de muzeo startis en 1989, laŭ planoj de la arkitekto José Antonio Galea. La propra institucio estas emocia por lokanoj, ĉar oni konvertis subpremejon (prizono de diktaturo) en liberejo.
La permanenta kolekto estas formita de 1475 verkoj de artistoj kiel Luis Buñuel, Equipo 57, Daniel Canogar, Miquel Navarro, Eduardo Naranjo, Ouka Leele, Daniel Garcia Andujar, Gustavo Romano Juan Barjola kaj Pablo Palazuelo, krom aliaj konataj artistoj ekstremaduraj, hispanaj, eŭropaj, amerikaj kaj aziaj. Krome de tempo al tempo oni proponas portempajn ekspoziciojn. Ĉirkaŭ la centra konstruaĵo estas ampleksa ĝardeno, kie estas ankaŭ nuntempartaj skulptaĵoj.
Antonio Franco Domínguez mortis la 26an de januaro 2020 post preskaŭ 25j jaroj estre de la institucio. Sukcedis lin Catalina Pulido Corrales.