MSC World Europa | |
---|---|
![]() | |
Bazaj indikoj | |
![]() | |
Tipo: | krozoŝipo |
Klaso: | Mond-klasa krozoŝipo |
Posedanto: | MSC Cruises |
Hejma haveno: | La-Valeto, ![]() |
Surigita sur akvon: | 29-a de junio 2020 |
Unua navigacio: | 26-a de oktobro 2022 |
Sorto: | trafikanta |
Noto: | ŝipfarejo Chantiers de l'Atlantique |
Teknikaj datenoj | |
Tonelo de ŝipo (BRT): | 215 863 |
Longo: | 333,3 m |
Larĝo: | 47 m |
Mergo: | 9,15 m |
Rapideco: | 22,7 Knotoj |
Ŝipanaro: | 2 138 |
Kapacito: | 6 762 pasaĝeroj |
MSC World Europa estas Mond-klasa krozoŝipo ĵus liverita por MSC Cruises[1] kaj konstruita en ŝipfarejo Chantiers de l'Atlantique en Saint-Nazaire, Francio.[2] MSC World Europa devas komenci publikajn operaciojn de la 20-a de decembro 2022 en 9-taga rondveturo el Kataro[3] post servado kiel hotelŝipo en Doho dum la Futbala Mondpokalo 2022.[4] Ĝi fariĝos la unua Mond-klasa ŝipo de MSC kaj aliĝos al tri ĝemelaj ŝipoj en 2024, 2025, kaj 2027, respektive.[5][6]