Maestrazgo (Teruel)

Loko de la komarko Maestrazgo en la oriento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

Maestrazgo estas komarko de Aragono (Hispanio) en la oriento de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Cantavieja. Ĝi havas areon de 1204,30 km² kaj populacion de 3 177 loĝantoj.

La komarko enhavas dek kvin municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Cantavieja (729 loĝ.) kaj Castellote (676 loĝ.), ambaŭ tre malsupre de la milo, dum aliaj kvin eĉ ne atingas centon.

La nomo Maestrazgo devenas de la termino maestre (superulo), ĉarr tiuj teritorioj estis sub la jurisdikcio de la Granda Superulo de militordenoj de Templanoj, Sankta Johano kaj Montesa.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Municipoj de la komarko Maestrazgo.

La komarko enhavas la jenajn dek kvin municipojn:

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komarko limas norde kun la komarko Bajo Aragón, okcidente kun Andorra-Sierra de Arcos, Cuencas Mineras kaj Comunidad de Teruel, sude kun Gúdar-Javalambre kaj oriente kun la provinco Kasteljono.

La nordo de la komarko estas konsiderata parto de la Historia Malsupra Aragono, nomita ankaŭ Bajo Aragón.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de interesaj naturaj lokoj kiel la Monumento natural de las Grutas de Cristal de Molinos (grotoj), la Monumento natural del Nacimiento del Río Pitarque (riverekfluejo), la Monumento natural de los Órganos de Montoro (monto kun formo de orgeno) kaj la Monumento natural del Puente de Fonseca (ponto).

Cañada de Benatanduz.

La loĝlokoj de Maestrazgo apartenis ĉefe al la Ordeno de la Templo kaj, post ĝia dissolvo ili pasis al la Hospitalanoj. Tial, Cantavieja, Fortanete, Mirambel, Villarluengo kaj aliaj lokoj konservas historiajn mezepokajn kernojn, enmuregajn areojn aŭ restaĵojn de kastelo kiuj atestas pri la defendaj kaj landlimaj trajtoj kiujn havis iam tiuj teroj. En aliaj lokoj kiel ĉe Cañada de Benatanduz restas nur mezepokaj ruinoj.

La generalo Ramón Cabrera y Griñó agadis en la zono dum la Unua Karlisma Milito (1833 - 1840). Tio kondukis kelkajn verkistojn de la 19-a jarcento meti la intrigon de siaj rakontoj en Maestrazgo, inter kiuj elstaras Benito Pérez Galdós.

La komarko estis dependa de agrikulturo, brutobredado kaj servoj. Nuntempe gravas rura turismo pro la interesa historia pasinteco.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe multaj aliaj ruraj apartaj komarkoj de norda Hispanio, ĝi suferis fortan senloĝigadon dum la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ĝia dua duono. Tiukadre oni malaltiĝis el pli ol 21 000 loĝantoj en 1880-aj jaroj ĝis nunaj 3 177.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • BENITO MARTÍN, Félix (1991). Inventario arquitectónico: Teruel. Zaragoza: Departamento de Cultura y Educación de la Diputación General de Aragón. ISBN 84-7753-171-4.
  • SEBASTIÁN LÓPEZ, Santiago (1974). Inventario artístico de Teruel y su provincia. Madrid: Ministerio de Educación y Ciencia. ISBN 84-369-0347-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]