Magaz de Cepeda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24396 24397(Porqueros) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 354 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 32′ N, 6° 4′ U (mapo)42.538888888889-6.0730555555556Koordinatoj: 42° 32′ N, 6° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 895 m [+] | ||
Areo | 72,64 km² (7 264 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Magaz de Cepeda [+] | |||
Magaz de Cepeda [magaz dezePEda] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Cepeda. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Benamarías, Magaz de Cepeda, Porqueros, Vanidodes, Vega de Magaz kaj Zacos, okupas totalan areon de 72,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 358 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Leono, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).