Magnificat in D major | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1733 |
La komponaĵo pri Magnificat de Johann Sebastian Bach devenas el la jaro 1723. Unuafoje prezentata ĝi estis supozeble la 2-an de julio 1723[1] kaj estas listigita kiel numero 243 en Bach-Werke-Verzeichnis.
Bach komponis la unuan version de la verko en E♭-maĵoro en la jaro 1723. Ĝi estis denove prezentata okaze de la kristnaskfesto la 25-an de decembro 1723 en Lepsiko, pliriĉigite per kvar kristnaskaj enmetmovimentoj: la kvara enmetmovimento ekzistas tamen nur fragmenta, sed ĉar ĝi en kantato BWV 110 „Unser Mund sei voll Lachens“ estas parodiita, oni povis rekonstrui ĝin. Ĉ. sep jarojn poste Bach ellasis ĉi tiujn movimentojn kaj transponis la verkon al D-maĵoro, je kio li ŝanĝis la instrumentensemblon kaj malakrigis la harmonie pli aŭdacan version el 1723 multdetale.
Kantvoĉoj: sopranoj 1/2, aldo, tenoro, baso
Instrumentoj: trumpetoj 1-3, timbaloj, transversaj flutoj 1/2, hobojo resp. hobojo de amoro 1/2, arĉinstrumentoj, kontinua baso
Laŭ la kutimoj de la malfrua baroko la verko havas la formon de kantato, la teksto do estas disdonita sur pluraj malsame instrumentitaj movimentoj. En la ĉisekva la enmetmovimentoj de la fruversio estas prezentataj alineitaj.
Kiel unusola magnificat-komponaĵo la verko estas unikaĵo en la verkaro de Bach. La unuopaj movimentoj estas malkutime mallongaj. Rimarkinde estas ankaŭ, ke Bach nur malofte postulas kvinvoĉan kantensemblon; la Magnificat do estas ne nur pro sia latina lingvo, sed ankaŭ laŭ ensemblo pli proksima al b-minora meso ol aliaj verkoj.