Magny-en-Bessin | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | arondismento Bayeux | ||
Kantono | Bayeux | ||
INSEE kodo | 14385 [+] | ||
Poŝtkodo | 14400 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 18′ N, 0° 40′ U (mapo)49.306111111111-0.66416666666666Koordinatoj: 49° 18′ N, 0° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 27 m [+] | ||
Areo | 4,42 km² ( 442 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 h (+2 h somere) | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Magny-en-Bessin estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, france Calvados) kaj en la regiono Normandio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 160 loĝantoj sur areo de 4,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Bayeux kaj al la kantono Bayeux.
La teritorio havas komunan limon kun Longues-sur-Mer, Manvieux, Ryes, Saint-Vigor-le-Grand, Sommervieu kaj Tracy-sur-Mer.
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas magnusiens.
La kastelo de Magny-en-Bessin estas klasikstila kastelo, kiu iam apartenis al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. Malokupita ekde la 1970-aj jaroj, la kastelo estis parte detruita de du sinsekvaj incendioj en marto 2016. Ĝi estis rimarkita de Stéphane Bern, fama televidprezentisto kaj estro de la franca « Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj » (france Mission d'identification et de sauvegarde du patrimoine en péril). Tial la konstruaĵo dufoje ricevis urĝan helpfonduson financitan de la nacia loterio Loto du patrimoine, post lotadoj okazintaj en septembro 2018 (dum la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo) kaj en 2021.
La preĝejo Sankta-Malo de Magny-en-Bessin estas la katolika preĝejo de la komunumo. Ĝi estas dediĉata al Sankta Malo, datiĝas de la 13-a jarcento kaj estis renovigita meze de la 19-a jarcento, pro iniciato de grafo Achard de Bonvouloir, konforme al sia originala arkitektura stilo.