Mahmud Ŝabestari | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1286 en Shabestar | |
Morto | 30-an de novembro 1319 (33-jaraĝa) en Tabrizo | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | persa • Irana lingvaro vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Sufiismo kaj Iranian poetry (en) ![]() ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Q20836143 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝejĥo Mahmud Ŝabestari (en persa: محمود شبستری) estas unu el la plej famaj iranaj sufiismaj poetoj. Li estas pionira figuro en la akcelado de dialogo pere de poezio.
Golŝan-e-Raz (en persa: گلشن راز [golʃæn ɛ ɾɑz], foje ankaŭ alilingve Gulshan-i Raz aŭ Golshan-e Raz) estas kolekto de liaj poemoj verkitaj en la 14-a jarcento. Ĝi estas la plej grava kaj plej konata verko de Mahmud Ŝabestari. Golŝan-e-Raz estas persa titolo por Sekreta Rozĝardeno.
Aliaj verkoj estas La libro de feliĉo (Sa'adat-nāma) kaj La vero de certeco pri la sciaro de la Senjoro de la Mondoj (Ḥaqq al-yaqīn fi ma'rifat rabb al-'alamīn). Tiu unua estas konsiderata kiel relative nekonata poezia majstroverko verkita en ĥafifa metriko, dum la lasta estas lia nura verko de prozo.[1]