Maironis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1862 en Pasandravys | |
Morto | 28-an de junio 1932 (69-jaraĝa) en Kaŭno | |
Tombo | Kaunas Cathedral Basilica (en) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | Litovoj vd | |
Lingvoj | litova vd | |
Ŝtataneco | Litovio vd | |
Alma mater | Kaunas Priest Seminary (en) (1884–1888) Kijiva Universitato vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Maironis vd | |
Okupo | poeto katolika sacerdoto verkisto literatursciencisto tradukisto teologo universitata instruisto man of letters (en) vd | |
Laborkampo | Literaturo, poezio, literaturscienco kaj teologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maironis, laŭpasporte Jonas Mačiulis (naskiĝis la 2-an de novembro 1862 en la vilaĝo Pasandravys de la komunumo Raseiniai; mortis la 28-an de junio 1932 en Kaŭno) estis litova nacia poeto kaj katolika teologo, profesoro de la Vytautas-Magnus-Universitato en Kaŭno.
Jonas Mačiulis post la mezlernejaj jaroj en Kaŭno translokiĝis studi literaturan sciencon en la universitato de Kievo, sed jam post unu jaro, en 1884, revenis al Kaŭno, por membriĝi en pastriga seminario. Pli poste li iĝis aktivulo de la movado pri renaskiĝo de litova nacio.
La precipe lirika verkaro respegulas la ligiĝon al la historio, lingvo, pejzaĝo kaj loĝantaro de Litovio. Post kiam li mortis en 1932, lia tombo ĉe la suda muro de la katedralo de Kaŭno iĝis nacia memorejo.
Honore al li la centra literatura muzeo de Litovio en Kaŭno ricevis lian nomon. Ĝi kolektas kaj konservas dokumentaĵojn de la litovlingva literaturo de siaj komencaĵoj ĝis la nuntempo.