Make estas (uniks-devena) programo por faciligi iom kompleksajn ripeteblajn taskojn, ekz. la tradukadon kaj ligon de programoj. Por tion fari ĝi havas enkonstruitajn ĝeneralajn regulojn kaj oni kutime provizas pliajn dediĉitajn regulojn. La tuta regularo diras, kiel oni devas konstrui unuopajn programojn. Ĝi permesas refari nur tiujn paŝojn, kies antaŭkondiĉoj ŝanĝiĝis ekde la lasta fojo.
Make origine estis kreita de d-ro Stuart I. Feldman, en 1977. Tiam li laboris ĉe Bell Labs.
Ekde tiam pluraj variaĵoj estis kreitaj, inter la plej konataj estas tiuj de BSD kaj de GNU.