Makran | ||
---|---|---|
Regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Pakistano | |
- koordinatoj | 25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo)25.50949564.1443776Koordinatoj: 25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo) | |
Makran | ||
Vikimedia Komunejo: Makran [+] | ||
Makran (arabe مکران) estas duon-dezerta marborda strio en Baluĉistano, en Pakistano kaj Irano, laŭlonge de la marbordo de la Persa Golfo kaj de la Golfo de Omano.
La nomo Makran derivas el Maka, nome koincida satrapio de la Akemenida Imperio. Alia, pli malnova derivo estas el Makar, aŭ mardrako, laŭ la ĝibbalenoj aŭ balenŝarkoj kiuj abundas en la nordo de la Araba Maro.
La vorto Maka poste iĝis Makran, kiel oftas en tre rilataj antikvaj avestaj kaj malnovpersaj lingvoj kiuj uzas "an" kaj "ran" kiel finaĵon de pluraloj.[1]
La suda parto de Baluĉistano estas nomata Keĉ Makran en la pakistana flanko kaj Makran en la irana kio estas ankaŭ la nomo de iama provinco de Irano.[2] Antaŭ tio, en Akemenidaj tempoj, la nomo Maka estis uzata por tiu regiono. La sumeraj komercpartneroj de la kulturo Magan estis identigitaj kun Makran.[3] En la verko de Varahamihira nome Brihat Samhita, estas mencio de tribo nomita Makara kiu loĝis en la landoj okcidente de Hindio. Ariano uzis derivaĵon de Makran el la persa termino mahi ĥoran, signife "fiŝomanĝantoj" por la baluĉoj loĝantoj de marbordaj areoj, sed tio estis konsiderata "eraro."[4]
Maka estis grava antikva orienta satrapio de Ciro la Granda, fondinto de la Akemenida Imperio. Ĝi korespondis kun teritorioj de nuntempaj Barejno, Kataro, kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, plus la norda duono de Omano, same kiel Baluĉistano kaj la provinco Sindh de Pakistano.[5] La Babilonianoj estis farintaj vojaĝojn uzante Maka por komuniki kun Hindio.[6] Post la morto de Ciro, Dario la 1-a (Persio) sukcedis lin en la trono, kaj, laŭ la greka historiisto Herodoto, deziris scii pli pri Azio. Li volis koni kie la "Induso (kiu estis la nura rivero krom alia kiu produktas krokodilojn) malpleniĝas en la maron".[5] Post persone konduki siajn elitajn fortojn, kies rangoj estis limigitaj al tiuj havantaj persajn, medajn, aŭ elamajn praularojn, por lukti kontraŭ la invadintaj Skitoj, li kondukis kampanjon de konkero al Suda Azio,[7][8][9] kiu konkeris Sindh en 519 a.K. kaj konstituante ĝin kiel sian 20-an satrapion.[10][11] Post la morto de la Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda ankaŭ trapasis Maka en sia kampanjo de konkero. Lia armeo marŝis tra akra dezertovojo en Makran, kie li perdis gravan nombron de soldatoj pro la akraj dezertaj kondiĉoj.
25° 18′ 19″ Nordo 60° 38′ 28″ Oriento / 25.30541 °N, 60.64108 °O (mapo)