Malabar Princess | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Malabar Princess |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2004 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Yves Angelo |
Reĝisoro(j) | Gilles Legrand |
Scenaro | Gilles Legrand |
Muziko de | René Aubry |
Rolantoj | Jacques Villeret • Claude Brasseur • Clovis Cornillac • Damien Jouillerot • Fabienne Chaudat • Franck Adrien • Georges Claisse • Jules Angelo Bigarnet • Michèle Laroque • Patrick Ligardes • Roland Marchisio • Urbain Cancelier |
IMDb | |
Malabar Princess estas franca filmo de Gilles Legrand aperinta en 2004.
Ĉe la malsupro de Blanka Monto, Tom, ok-jara infano, provas retrovi sian patrinon, malaperintan antaŭ kvin jaroj serĉante vrakon de hinda aviadilo kraŝinta en 1950, nomita Malabar Princess.
La filmo abunde montras la pejzaĝojn de Blanka Monto. La dentorela trajno (Tramvojo de Monto Blanka) ludas gravan rolon. La katastrofo de Malabar Princess vere okazis la 3-an de novembro 1950. Temis pri Lockheed Constellation de Air India, kiu kraŝis je 4,700 metroj da alteco. Unu motoro de la vrako estis retrovita la 15-an de septembro 1989 sur la surfaco de Glaciejo des Bossons, je 1,900 metroj da alteco.
Aperis DVD de la filmo.