![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnia malabarica (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malabara sturno (Sturnia malabarica[1][2] ) estas membro de la familio de sturnedoj ene de la paseroformaj birdoj. Ili estas loĝantaj birdoj aŭ parte migranta specio troviĝanta en arbaraj biotopoj de Barato kaj Sudorienta Azio. La populacio de la Okcidentaj Ghatoj havas blankan kapon kaj tiu taksono (T. (m.) blythii) estas foje konsiderata plena specio.
Manko de monofilio en la plej fruaj sturnogenroj permesis tiun specion esti lokigita respektive en la genroj Sturnia, Sturnus kaj Temenuchus pasintece (Zuccon et al., 2006) kaj kelkaj studoj sugestis la reuzadon de malnova nomo Temenuchus por la membroj de tiu klado.[2] Postaj studoj sugestis lokigon en la genron Sturnia.[1]
Estas tri agnoskataj subspecioj de la Malabara sturno:
Kaj la nomiga subspecio kaj la nemoricola malmulte moviĝas (ekz. S. m. malabarica estis konstatita el Pakistano kaj en centra kaj suda Barato).
La taksono blythii estis foje (ekz. Rasmussen & Anderton, 2005) konsiderata valida specio, kiel Malabara blankakapa sturno aŭ simple Blankakapa sturno aŭ Blankakapa minao (Sturnia blythii), anstataŭ subspecio de Sturnia malabarica. Ĉar S. m. malabarica vizitas la teritorion de blythii nur for de la reprodukta periodo (vintre), ambaŭ ne interreproduktiĝas. Tamen molekula studio trovis, ke la genetika diverĝo rilate S. malabarica blythii ne estas signife pli granda (inter 0.2% kaj 0.8%) ol inter la frataj S. malabarica malabarica de norda Barato kaj S. malabarica nemoricola de Birmo kaj Vjetnamio.[1]
Plenkreskuloj havas totalan longon de ĉirkaŭ 20 cm. Ili havas grizajn suprajn partojn (kun blueca nuanco) kaj nigrecaj flugilplumoj, sed la koloro de la resta plumaro dependas de la subspecio. Ĉe la nomiga subspecio kaj blythii, subaj partoj (inkl. subvosto) estas ruĝecaj, sed ĉe nemoricola subaj partoj estas blankecaj kun nur ruĝeca nuanco (ĉefe ĉe flankoj kaj subpugo). La nomiga kaj nemoricola havas helgrizan kapon kun blankeca strieco (ĉefe ĉe kronkola regiono). Ĉe blythii, kapo kaj brusto estas blankaj. Ĉiuj subspecioj havas blankecajn irisojn kaj flavan bekon kun palblueca bazo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas blankecajn subajn partojn kaj brunajn pintojn en vostoplumoj.
La nesto de tiu orientalisa specio troviĝas en malfermaj arbaroj kaj kultivejoj. La Malabara sturno konstruas neston en truo. La normala ovodemetado estas de 3-5 ovoj.
Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Malabara sturno estas tre ĉiomanĝanta, kiu manĝas frukton, nektaron kaj insektojn. Ili flugas en densaj aroj kaj ofte rapide ŝanĝas direkton per lerta sinkronio.
|