Malam-krimo

Malam-krimo estas antaŭjuĝ-motivita krimo, kiu okazas kiam krimanto celas viktimon pro ties membreco en iu socia grupo aŭ raso.

Ekzemploj de tiaj grupoj povas inkluzivi, kaj estas preskaŭ ekskluzive limigitaj al: sekso, etno, handikapo, lingvo, nacieco, fizika aspekto, religio, seksa identecoseksa orientiĝo. Ne-krimaj agoj, motivitaj de ĉi tiuj kialoj, ofte nomiĝas "antaŭjuĝoj".

"Malama krimo" ĝenerale rilatas al krimaj agoj, kiuj estis videble motivitaj de antaŭjuĝo kontraŭ unu aŭ pli el la sociaj grupoj listigitaj supre, aŭ de antaŭjuĝo kontraŭ iliaj derivaĵoj. Incidentoj povas impliki fizikan atakon, damaĝon, ĉikanadon, persekuton, parolajn misuzojn aŭ insultojn, partneran krimon aŭ ofendajn grafitiojn aŭ leterojn.

Leĝoj pri malamkrimoj kutime estas klasifikeblaj en unu el kelkaj kategorioj:

  1. leĝoj difinantaj specifajn antaŭjuĝmotivitajn agojn kiel apartajn krimojn;
  2. krimaj punpliigaj leĝoj;
  3. leĝoj kreantaj apartan civilan agokaŭzon por malamkrimoj; kaj
  4. leĝoj devigantaj administrajn agentejojn registri statistikon pri malamkrimoj.[1] Foje (ekzemple en Bosnio kaj Hercegovino), la leĝoj enfokusigas militkrimojn, genocidojn, kaj krimoj kontraŭ la homeco, kaj limigas la malpermeson de diskriminado al registaranoj.

En Anglujo, Kimrujo, kaj Skotujo, la Punjuĝa Leĝo 2020 difinas, ke rasa, religia, kontraŭhandikapula, seksorientiĝa, aŭ kontraŭtransgenra malamikeco estas plimalbonigo en punado de krimoj ĝenerale.[2] Aparte de tio, la Krima kaj Malorda Leĝo 1998 difinas specialajn punendaĵojn kun pli severaj punoj por rase aŭ religie plimalbonigitaj atencoj, ĉikanoj, kaj iaj ofendoj kontraŭ publika ordo. Por Norda Irlando, la saman celon servas Publika Ordono 1987 (S.I. 1987/463 (N.I. 7)).[3] Oni difinas "rasan grupon" kiel grupon de personoj difinatan laŭ raso, koloro, nacianeco (inklude civitanecon), etno, aŭ nacia deveno. "Religia grupo" estas grupo de personoj difinata laŭ religia kredo aŭ nekredo. Krom leĝoj pri malamkrimoj, ekzistas leĝoj kontraŭ malamparoloj.

Britujo estas partio de la Konvencio pri Kibernetikaj Krimoj, sed ne de la Aldona Protokolo.

Enketo en 2021 de Newsnight kaj The Law Society Gazette konstatis, ke supozataj malamkrimoj kies viktimo estis policisto havis signife pli da ŝanco rezultigi kondamnon. En iuj lokoj, krimoj kontraŭ policistoj kaj policaj helplaboristoj konsistigis ĝis duono de kondamnoj pri malamkrimo, malgraŭ tio ke ili reprezentis multe malplian proporcion de raportitaj okazoj.[4]

Ĉeĥaj leĝoj pri malamkrimoj trovas sian konstitucian bazon en la principoj de egalo kaj nediskrimino en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj kaj Bazaj Liberecoj. De tie fontas du ĉefaj linioj de protekta rezonado kontraŭ malam-motivitaj okazoj, unu en krima juro kaj la alia en civila. La protekto rilatas kaj al kulpojuĝo (ĉu oni deklaras akuzaton kulpa aŭ ne kulpa) kaj al punojuĝo (kioman punon oni trudas), kaj havas tri nivelojn:

  • Cirkonstanco determinanta ĉu ago estas krimo – malama motivo estas unu el la bazaj konsistigaj elementoj. Sen pruvo de malama motivo, kondamno pri malamkrimo ne povas okazi.
  • Cirkonstanco determinanta pliigon de puno – malama motivo estas unu el la kvalifikitaj konsistigaj elementoj de iuj krimoj (murdo, korpa damaĝo). Oni punas laŭ pli severa skalo se malama motivo estas pruvita ol alie.
  • Ĝenerala plimalboniga cirkonstanco – la kortumo devas enkalkuli malaman motivon kiel ĝeneralan malplibonigas cirkonstancon kaj determinas la severecon de la puno. Tamen oni ne povas adicii ĝeneralan plimalbonigan cirkonstancon kun cirkonstanco determinanta pliigon de puno.

Ne ĉiuj homaj grupoj havas la saman statuson rilate protekton kontraŭ malamkrimoj. Kelkaj, nome tiuj agresataj pro haŭtkoloro, kredo, nacianeco, etnaneco, aŭ politika konvinko, ĝuas eksplice pliigitan protekton. Aliaj, kiel grupoj difinitaj laŭ seksa orientiĝo, aĝo, aŭ saneca statuso, ne havas tian protekton. Malama atako kontraŭ ili estas punebla nur kiel elemento de la krimo "incito al malamo kontraŭ grupo de personoj aŭ al la malhelpo de iliaj rajtoj kaj liberecoj", aŭ, se ĝi akompanas alian krimon, kiel parto de la ĝenerala plimalboniga circonstanco ataki supozate malsaman homan grupon. Nur en tiuj kazoj la difinkriterio de la atakita grupo ne gravas.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Michael McClintock (2005), Everyday Fears: A Survey of Violent Hate Crimes in Europe and North America, Human Rights First, (ISBN 0-9753150-2-1), Vikidatumoj Q104631957 .
  2. Sentencing Act 2020 section 66. legislation.gov.uk.
  3. Public Order (Northern Ireland) Order 1987. UK Legislation.
  4. Hate crimes on police 'more likely to be charged'. BBC News (27-a de marto 2021). Alirita 12-a de decembro 2021 .
  5. Zpráva o násilí z nenávisti v České republice za rok 2011. Arkivita el la originalo je 11 February 2014. Alirita 11 November 2012 . Arkivigite je 2014-02-11 per la retarkivo Wayback Machine