malbonodora rozo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa foetida HERRM. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La malbonodora rozo, persa orrozo, vaksrozo aŭ vulpo-rozo (Rosa foetida),[1] estas plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la rozacoj (Rosaceae).
Rosa foetida kreskas kiel arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. 1,5 metroj. La relative maldikaj branĉoj havas brunan ŝelon kaj neegalgrandajn, rektajn pikaĵojn. La fruaj floroj staras plej ofte unuope. La duseksaj floroj estas radisemetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas flavaj. La maturaj oranĝkoloraj rozfruktoj estas globformaj.
La origina disvastigejo de Rosa foetida estas Okcidentazio de Turkio trans Sirio, Libano, Jordanio ĝis Israelo. Ĝi ankaŭ kreskas en Kroatio. En aliaj landoj ĝi estas novplanto.[2]
La unua priskribo de Rosa foetida okazis en 1762 fare de Johann Herrmann (1738–1800). sinonimo por Rosa foetida HERRM. estas: Rosa lutea MILL., Rosa eglanteria MILL. NON L.[2] La speciepiteto foetida (aŭ foetidus) estas el la latine kaj signifas „malbonodora“ kaj rilatas al la malagrabla odoro de la floroj, kiu similas al la odoro de vulpo.
La sovaĝa rozo Rosa foetida supozeble estis enkondukita en la jaro 1540 el Azio. La oranĝkolora vario Rosa foetida 'Bicolor' venis en la 16a jarcento al Eŭropo. Ĝi estas konata sub la sinonimo 'Austrian Copper' .
Pliaj varioj, 'Persiana' aŭ 'Persian Yellow', kun plenaj, flavaj floroj estis trovitaj en 1837. La rozbredisto Joseph Pernet-Ducher krucis el tiu vario de Rosa foetida la unuan flavan ĝardenrozon – 'Soleil d´Or' – kiu estis surmerkatigata en 1900. La flavaj kaj oranĝkoloraj floroj de la modernaj ĝardenrozoj ekestis nur post la enkrucigado de Rosa foetida.
Rosa foetida kreskas plej bone en regionoj kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Ĝi toleras temperaturojn ĝis –35 °C (USDA-zono 4).