Malgrandaj Karpatoj | ||
---|---|---|
![]() Malgrandaj Karpatoj.
| ||
![]() | ||
montara sistemo • mezregiono | ||
La plej alta punkto | Záruby (768 m) | |
Supra tutaĵo | Fatra-tatra teritorio | |
Najbaraj tutaĵoj | Blankaj Karpatoj Podunajská nížina Záhorská nížina | |
Subaj tutaĵoj | vidu tekston | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | ![]() | |
Geografia situo | 48° 31′ N, 17° 24′ O (mapo)48.51666666666717.4Koordinatoj: 48° 31′ N, 17° 24′ O (mapo) | |
Mineraloj | kalkoŝtono | |
Akvejo | Váh Moravo Danubo | |
La Malgrandaj Karpatoj (slovake Malé Karpaty) estas montoĉeno - montaro en okcidenta Slovakio. Ili etendiĝas tra 100 km, preskaŭ rekte de Bratislavo nord-orienten ĝis Nové Mesto nad Váhom. Geologie ili formas unuon kun la Montoĉeno de Hainburg, aliflanke de Danubo en Aŭstrio.
La plej alta pinto de la Malgrandaj Karpatoj estas Záruby, 768 m super marnivelo; la dua plej alta estas Vysoká 754 m kaj poste Vápenna kun 752 m.
De sudo (Bratislavo) al nordo (Nové Mesto) la montaro dividiĝas jene:
En 1976 Malgrandaj Karpatoj estis deklarita, kiel grandarea protektita teritorio Landprotektita areo Malgrandaj Karpatoj kun areo 646.1 km².