Mallén | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 50550 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 939 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 54′ N, 1° 25′ U (mapo)41.900555555556-1.4188888888889Koordinatoj: 41° 54′ N, 1° 25′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 293 m [+] | ||||
Areo | 37,415739 km² ( 374 1.5 739 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mallén [+] | |||||
Mallén [maLJEN] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Mallén estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Novillas norde kaj de Fréscano sude. Krom la rivero Huecha, estas irigaciaj kanaletoj. Estas arkeologia kuŝejo El Convento de la romia epoko, katalogita kiel Bien de Interés Cultural (BIC, Kultura heredo).
La loĝloko Mallén mem estas je 57 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, tute apud la limo kun Navaro, borde de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Novillas. Ĝi estas sur 293 msm, alirebla norde el apuda Cortes (Navaro), sude el Fréscano.
Nordokcidente: Ablitas (Navarra) | Norde: Cortes (Navaro) | Nordoriente: Novillas |
Okcidente: Borja | Oriente: Gallur | |
Suroeste: Fréscano | Sude: Fréscano kaj Bisimbre | Sureste: Magallón |
Estis keltibera setlejo Belsinon je ĉirkaŭ 1 km de la nuna kerno, poste de romianoj kiel Balsio aŭ Balsiones; tie oni trovis ceramikon de diversaj devenoj.
La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Mallén estis konkerita de kristanoj en tiu sama jaro kaj reloĝata de mozaraboj. En 1132 Alfonso la 1-a donis foruon al la loko kaj donis ĝin kune al la Ordenoj de la Templo kaj de Sankta Johano. Sed finfine la hospitalanoj instaliĝis en la kastelo de Mallén, regataj ekde 1144 de Guillem de Belmes, Prioro de Aragono kaj Katalunio. En 1151 Ramón Berenguer la 4-a konfirmis la posedon de Mallén por la sanktajohanistoj, dum Novillas por la templanoj.
En 1209 en Mallén okazis kunsido inter Petro la 2-a de Aragono kaj Sanĉo la 8-a de Navaro por solvi malkonsentojn. En 1452 oni uzis la kastelon kiel prizono por don Carlos, princo de Viana, pro ordono de lia patro Johano la 2-a. Dum la Milito de Hispana Sukcedo, nome en 1706 Mallén estis sieĝita kaj rabita de trupoj partianaj de la aŭstrianoj.
Inter 1808 kaj 1813, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la kastelo estis gastejo kaj stokejo de franca soldataro. En la somero de 1813 la fortikaĵo suferis grandan damaĝon dum luktoj por liberigo fare de la hispanaj trupoj estritaj de Francisco Espoz y Mina, post kio la kastelo estis malmuntita.
Mallén demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Mallén oni malaltiĝis ĝis nunaj 3 000 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado, ŝtonminado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo, palacdomoj, parkoj, arkeologia kuŝejo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.