La malnova kapadocia estas lingvo mortinta parolita en la antikva tempo en la historia regiono de Kapadocio en Anatolio (hodiaŭa Turkio). Ĝi estas lingvo ne klasifikita kvankam oni konjektas ke ĝi povus esti el la Hindeŭropa lingvaro ene de la anatolia lingvaro. Oni ne konas tekstojn aŭ surskribojn en kapadocia.[1]
Strabono kaj Sankta Bazilo asertas ke ĉi tiu lingvo estis nekomprenebla kun la greka.[2][3]
Lastinstance estis forlasita favore al la kojnea greka, kvankam ĝi ŝajnas esti postvivinta en iuj loĝlokoj ĝis almenaŭ la 6a jarcento p.K.[4]