Malpeza trajno de Novkastelo | |
---|---|
Tramoj en Novkastelo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Novkastelo (Novsudkimrio) Aŭstralio |
Transportsistema speco | Malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 17-a de februaro 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 2,7 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 6 |
Nombro de stacioj | 6 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Transport for NSW |
Transportisto | Newcastle Transport |
La Malpeza trajno de Novkastelo (angle Newcastle Light Rail) estas sistemo de malpeza fervojo en Novkastelo, Novsudkimrio, Aŭstralio, veturanta de Newcastle Interchange tra la centra komercdistrikto al Pacific Park. Grava konstruado komenciĝis en septembro 2017 kaj la linio estis malfermita la 17-an de februaro 2019. Ĝi estas funkciigata fare de Newcastle Transport por Transport for NSW.