Malá Skála estas municipo en Ĉeĥio . Ĝi situas en regiono Liberec , distrikto Jablonec nad Nisou . Vivas ĉi tie 1 242 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skuhrov , Frýdštejn , Líšný , Koberovy , Železný Brod , Pulečný , Dalešice , Turnov kaj Rakousy .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1422 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 788 1880 1 795 1890 1 853 1900 1 929 1910 1 975 1921 1 781
Jaro Loĝantoj 1930 1 973 1950 1 515 1961 1 392 1970 1 241 1980 1 139 1991 1 027
Jaro Loĝantoj 2001 1 075 2014 1 143 2016 1 159 2017 1 170 2018 1 184 2019 1 185
Jaro Loĝantoj 2020 1 203 2021 1 185 2022 1 212 2023 1 231 2024 1 242
Pantheon
En la jaro 1802 aĉetis ĉi tiean senjorujon mikulášovica teksa industriisto Franz Zacharias Römisch , kiu ŝanĝis la tutan ĉirkaŭaĵon en unikan naturparkon kaj sur ruinoj de malnova burgo li konstruis monumenton al ĉiuj herooj, Pantheon, al kiu dukas novgotika somerrestadejo el la jaro 1826.
Malá Skála (kastelo , kapelo, bierfarejo, bieno kaj proksima ĉirkaŭaĵo, katastra teritorio (k. t.) Sněhov)
Vranové 1.díl (maldekstra bordo de rivero Jizera, inkluzive de stacidomo Malá Skála, k. t. Vranové I)
Vranové 2.díl (dekstra bordo de rivero Jizera, k. t. Vranové II)
Záborčí (en okcidenta parto de k. t. Vranové II)
Křížky (en sudokcidenta terlango de k. t. Vranové II)
Mukařov (k. t. Mukařov u Jablonce nad Nisou, inkluzive de domaroj Filka , Končiny kaj Protivná )
Želeč (en sudorienta vala terlango de k. t. Mukařov u Jablonce nad Nisou)
Sněhov (verŝajne inkluzive de solejo Houšť , en k. t. Sněhov)
Labe (en k. t. Sněhov; apudas montodorso kun ruino de Vranov-Pantheon en k. t. Sněhov)
Bobov (en k. t. Sněhov; verŝyjne ĝi ensumigas ankaŭ domaron Vransko )
Rivero Jizera en Malá Skála
Tombo de Jarmila Glazarová en arbara tombejo
Vido al Malá Skála el burgo
Frýdštejn
Kohlovna (loka nomo por sokol-domo)
Vilaetoj en parto „Vranové 1. díl“
Fervoja stacio Malá Skála
Partoj de municipo Malá Skála (10)