Mamerto de Vienne

Cizaĵo el la Little Pictorial Lives of the Saints (1878). Incipit: franca ĉefepiskopo, venerita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio.

Mamerto di Vienne (france: Mamert de Vienne aŭ saint Mamert (m. en Vienne, 475), estis ĉefepiskopo de la 5-a jarcento, venerita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio.

Sankta Mamerto de Vienne estas unu el la tieldiritaj Sanktuloj de la glacio,[1] kune kun sankta Servacio de Tongres, sankta Pankracio kaj sankta Bonifaco de Tarso kiuj estas festataj en la 12-a kaj 13-a de majo dum Mamerto de Vienne estas liturgie honorita la 11-an de majo.

Hagiografio

[redakti | redakti fonton]

Frato de la teologo kaj poeto Klaŭdiano Mamerto. Ŝajnas ke kiel tiu ĉi li distingiĝis per teologia kaj literatura eduko.

Li elektiĝis episkopo de Vienne (Francio) en 452, ekkonfliktante, tamen, kun la ĉefepiskopo de Arles kies superregadon li kontestis, kvankam, spite de tio, fine li devis agnoski ĝin en 463.

Li enkondukis en Gaŭlio tradician majan procesion ekde 470, celante ĉesigi serion da naturaj plagoj.[2]

Lia sarkofago estis malkovrita en la 1860-aj jaroj kaj estas konservita en la antikva preĝejo de Sankta Petro, hodiaŭ arkeologia muzeo.

  1. Ĉar preĝalvokataj por ke ne okazu temperatura malaltiĝo en la monato de majoj kiu damaĝu la prisemitan grundon. Sciencistoj nun pruvis ke ĝuste en tiuj jaroj fakte oni konstatis temperaturan malaltiĝon, kiun oni tiam taksis anomalion de la naturo. Vidu: Sanktuloj de la glacio.
  2. Tiuj informoj devenas el lia dua posteulo, la episkopo Sextus Alcimus Ecditius Avitus, konata per la la titolo sankta Avito de Vienne.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]