Manchita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Vegas Altas | ||
Poŝtkodo | 06478 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alonso Muñoz Pulido | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 751 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 49′ N, 6° 1′ U (mapo)38.815277777778-6.0227777777778Koordinatoj: 38° 49′ N, 6° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 336 m [+] | ||
Areo | 38,2 km² (3 820 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Manchita [+] | |||
Manchita [manĈIta] (Makuleto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 751 loĝantoj sur areo de 38,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas manchegos same kiel tiuj de la fama komarko Manĉo.
Manchita estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 336 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 34 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 38,2 km².
Ĝi estas je nur 8 km de Guareña kaj ne estas alia ŝoseo aŭ komunikadvojo kun alia loko, do iome dependas de tiu vilaĝo. La ĉefa ekonomio dependas el la agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe oni konstruis multajn kampardomojn en la ĉirkaŭaĵo ĉu de manĉitanoj ĉu de homoj de la najbara Guareña.