Mandajismo aŭ mandajanismo (arabe: مَنْدَائِيَّة, Mandāʾīyah), konata ankaŭ kiel Sabianismo (arabe: صَابِئِيَّة, Ṣābiʾīyah) estas religio el Proksima Oriento, origininta el la regiono de la rivero Jordano. La mandajismo estas religio kaj monoteisma kaj gnostika kun kosmologio forte duisma.[1][2] Ties sekvantoj, mandajistoj, adoras al Adamo, Habelo, Set, Enoŝ, Noa, Ŝem, Aram kaj speciale al Johano la Baptisto. La mandajistoj estis kalkulitaj inter la ŝemidaj popoloj kaj parolas dialekton de la orienta aramea konata kiel "mandaja" lingvo.[3] Oni diras, ke la nomo de la "mandajismo" devenas de la aramea (aramea מַנְדַּע, /manda/, ‘[ni] scias’) kio signifas “konon,” kiel la greka vorto gnosis.[2] Inter ties sekvantoj, la termino "mandajo" referencas nur al laikuloj, dum la pastroj estas foje nomataj Nazarenoj, aŭ Nazoreanoj. En Mezoriento, sed ekster ties komunumo, oni konas ilin ofte kiel Subba (arabe: صُبَّة Ṣubba, singulare: Ṣubbī) aŭ Sabianoj. La termino Subba estas derivata de la aramea radiko rilata kun la bapto, kiu en nov-mandaja estas Sabi. Pro tio, la mandajismaj komunumoj en la diasporo estas memnomitaj ofte "Sabianaj Mandajanoj."[4] Porokaze, kaj erare, la mandajistoj estas nomataj “kristanoj de Sankta Johano,” post ilia dekomenca renkonto kun katolikaj misiistoj meze de la 16-a jarcento.[5]
En la Korano la Sabianoj (arabe: الصَّابِئُون, aṣ-Ṣābiʾūn) estas menciitaj trifoje kun judoj kaj kristanoj. La plej parto de fakuloj nuntempe kredas, ke tiu termino referencas al la ŝebaistoj, religia abrahama grupo kiu sekvis Kriston kaj kiu ne estis rilata kun la mandajistoj (kiuj malakceptas Jesuon). La konfuzo inter la du grupoj okazas ĉefe inter kiuj ne parolas araban, por kiuj la korana vorto aṣ-Ṣābiʾūn (el la radiko ص ب أ) ŝajnas simila al la vorto Ṣubba (el la radiko ص ب ب).
Laŭ plej multaj fakuloj, la mandajismo originiĝis ie en la unuaj tri jarcentoj de la komuna erao, ĉu en Mezopotamio sudokcidente ĉu en la areo siri-palestina.[6] Tamen, kelkaj fakuloj estis adoptinta la perspektivon ke la mandajismo estas pli antikva kaj datas de tempoj antaŭkristanaj.[7]
La religio estas praktikata ĉefe ĉirkaŭ la riveroj Karun, Eŭfrato kaj Tigriso kaj la riveroj kiuj ĉirkaŭas la fluejon de la rivero Ŝatt al-Arab, parto de la sudo de Irako kaj de la Provinco Ĥuzestano en Irano. Oni kredas, ke estas inter 60 kaj 70 mil mandajistoj en la mondo.[8] Ĝis la iraka milito, preskaŭ ĉiuj mandajistoj loĝis en Irako. Multaj irakaj mandajistoj estis fuĝintaj el sia lando ekde tiam pro la nestabileco kreita de la usona invado al Irako en 2003 kaj la posta okupacio fare de la armitaj fortoj de Usono, same kiel la rilata pliigo en la sektarisma violento fare de ekstremismaj islamanoj.[9][10] Por 2007, la nombro de mandajistoj en Irako estis malpliiĝinta al proksimume 5000.[9]
La mandajistoj restis separitaj kaj tre sekretemaj. La informo pri ili kaj ilia religio devenis ĉefe el fakuloj eksteraj al ilia komunumo, partikulare Julius Heinrich Petermann, orientalisto,[11] de Nicolas Siouffi, siria kristano kiu estis vickonsulo de Francio en Mosulo en 1887,[12] kaj la brita kulturantropologino Lady E. S. Drower. Estas pli antikva priskribo, sed tre antaŭjuĝa de la franca vojaĝisto Jean-Baptiste Tavernier[13] en la 1650-aj jaroj.
Fondita sur gnostikaj bazoj, la mandajismo aligis elementojn de diversa deveno. Ĝi estas sekvata de kredantoj en kelkaj zonoj de Irako, Irano, kaj aliaj landoj kien ili venis pro persekutadoj aliloke. Ĝi estas estrata de la pastra kasto de la nazoreanoj (nomoj per kiu ili estis same konataj). Tiu pastra kasto subdividiĝas en du tipoj, la inicitoj al plej alta nivelo nomitaj ganzibra (trezoristoj) kaj aliaj pli malaltrange inicitaj, nomitaj tarmidia (lernantoj) kaj ili uzas kiel liturgia lingvo orientan dialekton de la aramea nuntempe komprenita nur de pastroj. La mandaja alfabeto montras paralelecon kun la elimajkaj skribaĵoj de Tang-i-Sarwäk en Provinco Ĥuzestano (2-a jarcento).