Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manlay (stacidomo). |
Manlay | ||
komunumo | ||
La preĝejo Sankta Laŭrenco
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Manlay | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Beaune | |
Kantonoj de Francio | Liernais | |
komunumaro | Liernais | |
Situo | Manlay | |
- koordinatoj | 47° 07′ 47″ N 04° 20′ 32″ O / 47.12972 °N, 4.34222 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 550 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 340 m s. m. | |
Areo | 19,3 km² (1 930 ha) | |
Loĝantaro | 211 (2011) | |
Denseco | 10,93 loĝ./km² | |
Urbestro | Roger Gagnepain | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21430 | |
INSEE | 21375 | |
Vikimedia Komunejo: Manlay | ||
Manlay estas komunumo situanta en departemento Kostodorio kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo en Francio.
La vilaĝo situas 20 km nordoriente de Autun. La komunumo enhavas la vilaĝon Manlay kaj la vilaĝetojn Menin-Thiroux, Le Passeux, Montregard, Vismoux, Saint Basile, Le Tronçois kaj Micorges.
La preĝejo Sankta Laŭrenco estas ambaŭ preĝejo kaj kastelo. Ĝi datiĝas el la fino de la 13a jarcento. En 1570 dum la francaj religiaj militoj ĝi utilis kiel rifuĝo[1].
Kiel en Saint-Jean-de-Bœuf sed pli malgranda estis tie germanaj radaroj de 1943 ĝis 1944. Ili situas sur la monteto de Bar inter Marcheseuil kaj Manlay. La Franca rezistado detruis ilin la 27an de julio 1944. Venĝe, la germanoj bombis la vilaĝon Manley la 31an de julio.
Okaze de la Eŭropaj balotoj de 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon (1,14 %).