Manuel Gutiérrez Aragón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1942 (82-jaraĝa) en Torrelavega |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Manuel GUTIÉRREZ ARAGÓN (Torrelavega, Kantabrio, 2a de januaro 1942) estas hispana kin-reĝisoro, scenaristo kaj verkisto, kiu ricevis per sia unua romano, nome La vida antes de marzo (La vivo antaŭmarte), la Premion Herralde 2009;[1] li estas membro de la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando (ekde 24a de februaro 2004)[2] kaj de la Real Academia Española (ekde 24a de januaro 2016).[3]
Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2012.
Li venis al Madrido por studi ĵurnalismon, sed ne estis akceptokvanto, kja devis studi kinematografion.[4] Li ekkarieris en 1973 per la filmo Habla, mudita, protagonistigita de José Luis López Vázquez kaj Kiti Mánver; ĝi ricevis la Premion de la Kritikistaro en la Berlinale, kaj montras la malajn mondojn de intelektulo kaj kamparanino kun tre diferencaj pensaroj. Poste, li kunlaboris en la scenaroj de Furtivos, de José Luis Borau kaj Las largas vacaciones del 36, de Jaime Camino.
Lia sekva filmo, Camada negra, temis pri la ekzistado de grupoj de perfortaj faŝistoj en la komenco de la Hispana transiro al la demokratio, kaj ĝi estis oficiale malpermesita, eĉ post la morto de la disktatoro Francisco Franco, ĝis 1977. Post ricevi en la Berlinalo la Arĝentan Urson al la plej bona reĝisorado, ĝi premieris en Madrido inter atakoj de ekstremdekstruloj. Tiu markis la komencon de fruktodona kunlaborado inter la reĝisoro kaj la aktorino Ángela Molina, protagonista ankaŭ de El corazón del bosque (1979), Demonios en el jardín (1982) kaj La mitad del cielo (1986), ŝlosilaj verkoj kiel alegorio de la frankisma Hispanio; la produktoro estis Luis Megino, kiu krome kunlaboras en la scenaroj.
En 1991 li filmis por TVE la serion El Quijote de Miguel de Cervantes laŭ scenaro de Camilo José Cela, kun Fernando Rey kaj Alfredo Landa en la ĉefroloj. Dek unu jarojn poste li filmis por kino novan version de El Quijote, tiam stelulita de Juan Luis Galiardo. Ankaŭ aliaj gravaj aktoroj kiel Ana Belén, Imanol Arias, Carmen Maura, Juan Diego, Emma Suárez kaj Marta Etura laboris por liaj filmoj. Manuel Gutiérrez Aragón ankaŭ aperis kiel aktoro en kelkaj filmoj, kaj reĝisoris teatraĵojn, verkis scenarojn ktp.
Jaro | Filmo | Reĝisoro |
---|---|---|
2008 | Todos estamos invitados (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
2005 | Una rosa de Francia (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
2004 | La vida que te espera (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
2002 | El caballero don Quijote (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
2001 | Visionarios (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1999 | Cuando vuelvas a mi lado (G) | Gracia Querejeta |
1995 | Los baúles del retorno (G) | María Miró |
1997 | Cosas que dejé en La Habana (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1996 | El rey del río (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1995 | Cuernos de mujer (G) | Enrique Urbizu |
1992 | El largo invierno (G) | Jaime Camino |
1992 | Semana Santa de Sevilla (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón |
1991 | La noche más larga (G) | José Luis García Sánchez |
1988 | Malaventura (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1987 | Jarrapellejos (G) | Antonio Giménez-Rico |
1986 | La mitad del cielo (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1984 | La noche más hermosa (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1984 | Feroz (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1982 | Demonios en el jardín (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1981 | Cuentos para una escapada (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1980 | Maravillas (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1979 | El corazón del bosque (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1978 | Sonámbulos (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1977 | Camada negra (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1976 | Las largas vacaciones del 36 (G) | Jaime Camino |
1975 | Furtivos (G) | José Luis Borau |
1974 | Las truchas (G) | José Luis García Sánchez |
1973 | Habla, mudita (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1971 | El Cordobés (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1970 | Cátedras ambulantes (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1969 | Jansel y Gretel (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1969 | El último día de la humanidad (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón |
Jaro | Serio | Reĝisoro |
---|---|---|
2003 | Andalucía es de Cine (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón |
1991 | El Quijote de Miguel de Cervantes (D) | Manuel Gutiérrez Aragón |
1985 | Los pazos de Ulloa (G) | Gonzalo Suárez |
Jaro | Dokumenta filmo | Reĝisoro |
---|---|---|
1992 | Semana Santa de Sevilla (DG) | Manuel Gutiérrez Aragón kaj Juan Lebrón |