Manx Radio | ||
---|---|---|
radiostacio | ||
Komenco | 1964 vd | |
Geografia situo | 54° 8′ 55″ N, 4° 28′ 27″ U (mapo)54.1485-4.4742Koordinatoj: 54° 8′ 55″ N, 4° 28′ 27″ U (mapo) | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Manx Radio (oficiale angle Radio Manx Ltd. kaj mankse Radio Vannin) estas la nacia komerca radiostacio de la britia insulo Mankso.
La stacio komencis elsendojn la 29-an de junio 1964, preskaŭ dek jarojn antaŭ ol komercaj radiostacioj estis permesitaj en la resto de Britio. En Mankso, kie ekzistas propra registaro kaj leĝaro, la brita leĝa situacio pri nepermeso de privata radio ne validis, sed tamen la manksa registaro devis peti de la britia ĝenerala poŝta oficejo oficialan elsendan frekvencon kaj sendopermeson por la nova radiokanalo. Unuafoje petita en 1960, elsenda licenco nur post longa prilabora tempo estis donita en 1964.
La stacio elsenda je frekvenco de 89.0 MHz kaj je kompare malgranda forto. En oktobro 1964 aldona frekvenco de 1600 kHz AM estis donita al la stacio por pligrandigi la teritorion en kiu la stacio povas esti ricevata.
Manx Radio elsendas precipe en la angla kun kelkaj horoj ĉiusemajne dediĉitaj al elsendado en la manksa lingvo. Dum la motorcikla konkurso Isle of Man TT iuj programoj estas sendataj en aliaj eŭropaj lingvoj kiel la franca kaj germana.
Krome Manx Radio dungas dek radioĵurnalistojn, respondecajn pri horaj novaĵelsendoj kaj la ĉefa novaĵ-programo Mandate, sendata je la tempoj de matenmanĝo (7:30-8:30 h), tagmanĝo (13:00-13:15 h) kaj vespermanĝo (17:30-18:00 h).