La Manĉa fromaĝo estas tipa fromaĝo de Hispanio elproduktita el lakto de ŝafo kaj protektita de origina kontrolmarko en Manĉo, kiu estas agnoskata je eŭropa nivelo per Regularo (CE) 1107/96 de la Eŭropa Komisiono. En 2007 oni proponis modifi la kondiĉaron de la origina kontrolmarko.[1] Ĝenerale ili ege bone kongruas kun la manĉaj vinoj.[2]
La areo protektata de la origina kontrolmarko «Queso Manchego» estas de 4.419.763 hektaroj, en serio de municipoj kiuj enhavas parton de la provincoj de Albacete (21,66% de la komarko), Ciudad Real (33,16%), Cuenca (22,13%) kaj Toledo (23,05%), kiuj konstituas la komarkon Manĉo.