Marasmiacoj „Marasmiaceae“ | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La fungoj el la familio de la familio de la Marasmiacoj aŭ Marasmiaceae kreskas plej ofte kiel saprobiontoj sur morta plantmaterialo, ekzemple falitaj folioj, branĉoj, pingloj kaj ligno. Post pluvo kelkaj specioj povas aperi grandkvante.
Karakterizaĵo de la marasmiacoj estas plej ofte la tenaca stipo. Mallonga priskribo de la ĉi tie videbla Oudemansiella mucida: La ĉapelo larĝas 3–8 cm. Ĝi estas blanka ĝis iom griza, tre mallarĝa kaj la haŭto estas kovrita per dika ŝlimtavolo. La lameloj estas blankaj, dikecaj kiam ĝi sekiĝas, sed ne putriĝas kiam ili fariĝas aĝaj. La spora pulvero estas blanka.
La grandeco estas diversa. Ekzistas ege malgrandaj fungoj kiel Marasmius androsaceus ĝis mezgrandaj ekzempleroj kiel ŝiitako (Lentinula edodes).
La sekvanta, ne kompleta sistematiko sekvas la Dictionary of the Fungi ( vortaro de fungoj) (vidu „literaturo") kaj la informoj en Index Fungorum. Ĝi enhavas la plej gravajn genrojn de la familio de la Marasmiacoj.
Familio: Marasmiaceae