Μάρκος Μουσοῦρος (1470-1517) | ||
---|---|---|
bildo de Marko Muzuro trovata en la verko "Elogia Virorum literis illustrium" far Pietro Perna kaj Heinrich Petri, 1577
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1470 en Rethymno, Kastello, Venecia Kreto tiam konata kiel Regno de Kandio, Grekio | |
Morto | 25-a de oktobro 1517 en Romo, Italio | |
Tombo | Santa Maria della Pace vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | mezepoka greka • latina • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | poeto helenisto filozofo universitata instruisto eldonisto filologo katolika episkopo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Aktiva en | Padovo • Venecio • Romo vd | |
Doktoreca konsilisto | Janus Lascaris vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marko Muzuro (1470-1517) estis greka humanisto, filozofo, beletristo, poeto kaj unu el la plej famaj el la grekaj erudiciuloj patronigitaj de Leono la 10-a. Li fariĝis ĉefepiskopo de Epidaŭro, Monembasia, nuna Malvazia, (Grekio), kaj Hierapetra (Insulo Kreto, 1516) sed ne longe ĝuis tiujn postenojn.[1]
Marko Muzuro estis filo de Georgo Muzuro laŭ atesto datita de la 27-a de septembro 1486. Muzuro estis probable kun-disĉiplo de Johano Gregoropulo, en Kreto, en lernejo de Aristobulo Apostolis, nur kelkajn jarojn pli aĝa ol li. Inter la printempo kaj somero 1492 li iris al Florenco kondukita de Johanno Laskaris (1445-1535), kiu restis en Grekio serve de Lorenzo de Mediĉo kun spionaj celoj, sed ankaŭ por akirado de kodeksoj kaj varbado de junaj akademiuloj. Kune kun Muzuro, kiu rememorigis tiu periodon perletere datita de la 11-a de julio 1499 el Ferrara al Zaccaria Calliergi, venis ankaŭ Michele Trivolis, Cesare Stratego kaj Aristobulo Apostolis mem, dum Laskaris plej eble venigis el Korfuo Michele Suliardo.
En Florenco, li fondis lernejon dediĉita al transskribado de tekstoj kiel intenco estis konservi kaj plifortigi la stilon de la greka klasikeco en Italio kaj Eŭropo. La kodekson transskribitaj el tiu unua florenca periodo aŭ prinotitaj de Muzuro rezultas en pli ol unu dudeko, ĉiuj kun similaj karakterizaĵoj. Inter la fino de 1494 kaj la komenco de 1495, Muzuro translokiĝis al Venecio. Certe tie li troviĝis en la 11-a de julio 1495 kiam li subskribis la komenton pri Aleksandro de Afrodiziaso pri la sofistoj listigitaj de Aristotelo, tamen oni kredas ke li tie alvenis antaŭe pro ekzisto de du epigramoj pri la eldonoj de Aldo Manucio en la Muzeo, plej certe presitaj inter septembro kaj novembro 1495.
Somere de 1499 Muzuro estis en Ferrara. En la 21-a de julio tiujare li mencias al Calliergi pri vizito farita al Nikolao Leoniĉeno por kontrolado de kelkaj manuskriptoj en lia biblioteko. La celo estis akirado de kodekso pri Galeno, tre eble kaŭze de la eldono de Calliergi publikigota en oktobro 1500.
En la 22-a de julio 1503 li estis invitata al la studio de Padovo, unue kiel anstataŭanto de Lorenzo Camerte, ankaŭ konata kiel Lorenzo da Camerino, kaj poste lia morto (1505) kiel titulara profesoro. Muzuro rezervis la matenojn por la gramatikaj ekzercoj dum posttagmezo plejparte al legado de la poetoj. Liaj lecionoj konkeris grandan notindecon kaj altiris studentojn el la tuta Eŭropo. Inter ili oni povas mencii antaŭ ĉio Erasmo de Roterdamo kaj Johano Kuno (1462-1513), kies notoj, ekzercoj kaj materialoj aŭtografitaj estis konservitaj de la universitato. Oni scias ke inter 1506 kaj 1509, Muzuro donis lecionojn pri Teokrito, Pindaro, Plutarko, Lukiano, Filostrato, Aristofano, Sofoklo, Eŭripido kaj pri la Planuda Antologio[2]
En 1516, la papo Leono la 10-a donas al Muzuro la episkopecon de Hierapetra, en la Insulo Kreto, kaj la ĉefespiskopo de Monembasia, en Peloponezo. La nomumado konfirmiĝas perletero de Muzuro al Lazzaro Bonamico (1479-1552) datita en Venecio en la 15-a de julio 1516.