Marek Jędraszewski (naskiĝis la 24-an de julio 1949 en Poznań) – pola romkatolika kleriko, profesoro de teologio, helpepiskopo de Poznań en la jaroj 1997–2012, ĉefepiskopo de Lodzo en la jaroj 2012–2017, anstataŭanto de la prezidanto de Konferenco de Pola Episkoparo de 2014, krakova ĉefepiskopo de 2017.
Diagnozado
La episkopo plurfoje uzis konstatojn, kiujn certaj medioj opiniis homofobiaj, postulis nemoralecon de la fekundigo in vitro kaj kontraŭstaris al ideo de t.n. "nigraj protestoj". En 2019 en liturgia prediko okaze de 75-a datreveno de eksplodo de la ribelo de Varsovio, parafrazante versaĵon de Józef Szczepański pri la ruĝa pesto, uzis formulon pri la "ĉielarka pesto" rilatante al tio, kion difinis kiel ideologio de LGBT. Liaj vortoj elvokis kritikon, sed la ĉefepiskopo ankaŭ ricevis apogvortojn.
En 2019 kondamnis klimatajn aktivulojn, konstatante, ke "ekologiismo estas tre danĝera fenomeno (...) io kio altrudiĝas, kaj la aktivulino (Greta Thunberg) faiĝas oraklo por ĉiuj politikaj kaj sociaj fortoj".
- En 2015 ricevis statueton de Ora Hipolit kaj titolon Eminenta Personeco de Organika Laboro atribuata de Societo je la nomo de Hipolit Cegielski. Kaj Societo de Komunumoj kaj Distriktoj de Malgrandpolujo atribuis la titolon Malgrandpolulo de la Jaro 2017
- En 2018 estis distingita per Medalo de 100-jariĝo de Reakiro de Sendependeco
- 2020 – Premio nome de Kardinalo Stefan Wyszyński, Primaso de la Jarmilo
- Wobec innego: relacje międzypodmiotowe w filozofii Emmanuela Lévinasa (Fronte al la alia: intersubjektaj rilatoj en la filozofio de Emmanuel Levinas), Księgarnia św. Wojciecha, Poznań 1990, ISBN 83-7015-159-0
- Filozofia i modlitwa (Filozofio kaj preĝo), "W drodze" (Survoje), Poznań 2001, ISBN 83-7033-389-3
- Edyta Stein: filozof i łaska wiary (Edith Stein: filozofino kaj graco de la kredo), Księgarnia św. Wojciecha (Librejo de Sankta Adalberto), Poznań 2003, ISBN 83-7015-680-0
- Wybrać większą wolność: Karol Wojtyła o człowieku (Elekti pli grandan liberecon: Karol Wojtyła pri la homo), Księgarnia św. Wojciecha, Poznań 2004, ISBN 978-83-7015-729-6
- Poznać Boga i człowieka: Augustyn, Marcel, Stein, Levinas (Koni Dion kaj homon: Aŭgusteno, Marcel, Stein, Levinas), Księgarnia św. Wojciecha, Poznań 2007, ISBN 978-83-7516-043-7.
- Wybrać większą wolność: godność człowieka – niezbywalnym prawem i fundamentem ładu społecznego (Elekti pli grandan liberecon: digno de la homo - neforĵetebla rajto kaj fundamento de la socia ordo), Garmond, Poznań 2007, ISBN 978-83-89250-26-1
- Teczki na Baraniaka (Aktujoj pri Baraniak), Wydział Teologiczny UAM, Poznań 2009, ISBN 978-83-60598-46-7
- Polsko, uwierz w swoją wielkość (Pollando, kredu sian grandecon), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2015, ISBN 978-83-7553-182-4
- Pielgrzymka odwagi i nadziei (Pilgrimado de kuraĝo kaj espero), Wydawnictwo Biały Kruk, Kraków 2016, ISBN 978-83-7553-214-2