Marguerite Gourdan | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Marguerite Gourdan | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1800 en Béziers | |
Morto | 28-an de novembro 1783 (-17-jaraĝa) en Parizo | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | prostituito ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Madamo GOURDAN (naskiĝinta Marguerite Stock en Béziers, mortinta en Parizo la 28-an de novembro 1783) estis fama franca bordelistino kaj entreprenistino. Pri ŝia antaŭnomo ekzistas aliaj versioj: jen Alexandrine-Ernestine,[1] jen Marguerite[2], kromnomate la petite comtesse. Ankaŭ oni ne konas la daton de ŝia naskiĝo.
Komence estis ŝi vendistino en la modaĵ-vendejo Commerce de modes veninte Parizon kun juna oficiro. De li ŝi baldaŭ separiĝis por edzigi François-Didier Gourdan el Larzicourt (Marne). En 1759 ŝi malfermis sian unuan malĉastejon en la strato Rue Sainte-Anne. Inter la fruaj klientoj nombriĝis Jean-Baptiste du Barry.[3]
La bordelo Chateau de Madame Gourdan troveblis (ĉefsideje) ĉe la nuna rue Saint-Sauveur 12 kiun frekventis riĉuloj, influhavaj politikistoj, nobeloj kaj eĉ klerikoj: temis pri grandega institucio dislokita plurloken. Fifama estis Salon de Vulcan por ŝatantoj de sado-masoĥismo. Iwan Bloch rakontas en recenzo al aĵo de Markizo de Sade pri la tiea kutimgasteco de Sire de Fronsac, filo de Kardinalo Richelieu.[4]
Sed tenadis Gourdan ankaŭ domon kampare, kiun la lokuloj ŝerce nomis monaĥinejo: tie loĝis knabinoj malsanaj aŭ gravedaj. Ĝin uzis kiel literaturan motivon la anonima verkisto Mademoiselle Sappho por priskribi la iniciĝon de filino kamparana al la profesio ĉiesulina kaj aniĝo ŝia al la sekto Anandryne de nobelaj lesbianinoj.[5] Gourdan ankaŭ evoluigis diversajn amorludilojn, i.a. gadmeson per kiuj ŝi komercadis.
Unu ŝia dungitino estis 'Mademoiselle Lange kiu poste estis la reĝa amaĵistino Madamo de Barry. Ŝin prezentis la karierema nobelo Jean-Baptiste du Barry ĉekortege, post edzinigo de ŝi kun la frato Guillaume du Barry. Inspiris la domoj de Gourdan ankaŭ la verkiston de Sade. Ŝi entreprenistinis ĝismorte.[6] Baldaŭ post ŝia morto publikigis anonimulo (eble Charles Théveneau de Morande)[7] la pornan verkon Le Porte-feuille de Madame Gourdan dite La Comtesse (alititole: Correspondance de Madame Gourdan dite Petite Comtesse) kvazaŭ biografion de Gourdan. Ĝi ĝuis plurajn eldonojn. ĝis la 20-a jarcento.