Maria Aurèlia CAPMANY (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1918 en Barcelono, mortinta la 2-an de oktobro 1991 samloke) estis kataluna verkistino.
Ŝi studis filozofion kaj literatursciencojn. Poste ŝi deĵoris kiel instruistino kaj dediĉis sin ekde 1983 al kulturpolitikaĵoj (ĉio en Barcelono).
Krom Mercè Rodoreda ŝi estas taksita la plej grava katalunlingva aŭtorino de la 20-a jarcento. Ŝi verkis romanojn, rakontojn, eseojn (i.a. pri virinaj temoj), teatraĵojn, radidramojn.
Wilpert, Gero von: Lexikon der Weltliteratur. Fremdsprachige Autoren A-K, Verlag Kröner, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-520-84301-2, p. 317