Maria Karoline Flachsland | |
---|---|
Maria Karoline Herder, fraŭline Flachsland | |
Persona informo | |
Naskonomo | Maria Karoline Flachsland |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1750 en Riquewihr |
Morto | 15-an de septembro 1809 (59-jaraĝa) en Vajmaro |
Tombo | Jacobsfriedhof Weimar (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Johann Friedrich Flachsland (en) |
Patrino | Rosina Catharina Flachsland (en) |
Frat(in)o | Ernestine Rosine Flachsland (en) |
Edz(in)o | Johann Gottfried Herder |
Infanoj | Siegmund August Wolfgang von Herder (en) , Luise Stichling (en) , Carl Adelbert von Herder (en) , Emil Gottfried von Herder (en) |
Okupo | |
Okupo | redaktisto verkisto |
Maria Karoline FLACHSLAND (naskiĝinta la 28-an de januaro 1750 en Riquewihr, mortinta la 15-an de septembro 1809 en Vajmaro) etis la edzino de Johann Gottfried Herder. Ŝi verkis biografion de la edzo, redaktis kaj prilaboris liajn skribitaĵojn kies eldonon ŝi dilegente kaj sindoneme prizorgis.
Estante la filino de Johann Friedrich Flachsland (1715–1755) kaj de la filino de la laufen-a paroĥestro, Rosina Catharina Mauritii (1717–1765).[1] Post la frua morto de la gepatroj ĝi vivis en la mastrumejo de la filino Friederike Katharina (1744–1801) je Darmstadt, kiu estis nuptinta tie en 1761 la oficiston Andreas Peter Hesse (1728–1803, nobeliĝo en 1770). Tie ĉi ŝi iĝis membro de la t.n. literatura Rondo de Merck en Darmstadt kiu nombriĝis inter la plej gravaj kunvenoj de la sensiveco-movado dum Klerismo. Johann Wolfgang von Goethe, kiu baldaŭ iĝis ŝia amiko, Franz Michael Leuchsenring, Sophie von La Roche, Johann Heinrich Merck kaj la estonta edzo Johann Gottfried Herder ankaŭ (almenaŭ intertempe) apartenis al la menciita rondo.
Samloke ekis ŝia (duona) fianĉiĝ-tempo kies belo kaj malpli belo dokumentatas en ampleksa leterinterŝanĝo. La geedzeco okazis en la 2.6.1773 en Darmstadt. Tuj poste la paro ekloĝis en Bückeburg kie Herder deĵoris kiel konsistoria konsilisto kaj kortega predikisto. La filoj Gottfried kaj August naskiĝis en Bückeburg. Kun la tiea kortegkapelestro Johann Christoph Friedrich Bach la predikisto flegis fruktodonan kunlaboron por la daŭro de kvin jaroj.
Ŝia fratino Ernestine Rosine estis ekde 1761 ina favoratulo ĉe la kortego de Ludoviko la 9-a (Hessen-Darmstadt). En 1766 ŝi iĝis ties edzino post kiam Ludoviko forpelis ŝin cedante al ŝi pension de po 500 guldenoj por jaro. Ernestine pli malfrue havis psikajn problemojn pro kio Maria Karolina iĝis ŝia kuratorino. Mallonge post ĝi sendis Ernestine en specialan hejmon kie ŝi mortis.[2]
Danke al perado goeta la familio translokiĝis en 1775 kun ambaŭ filoj Vajmaron. La postenon de konsistorikonsilisto ĉe la vajmara kortego ne plenumis ĉiujn esperojn de Herder. La vivo en relative eta rezideja urbo eĉ seniluziigis lin; tamen la familio restis en Vajmaro grandiĝante per kvin infanoj.
La sinidentigon kun vivo kaj verko edzaj estis eksterorda. Ne nur dum la vivo de Gottfried ĝi helpis senĉese en la renoma pligrandigo de la edzo sed ankaŭ post ties morto. Volonte ŝi mem ĉiam restis en la fono. Estante sekretariino, lektorino de la herder-aj verkoj, leterverkintino, biografiistino kaj eldonistino Karoline Herder nombriĝis sendube inter la plej elstaraj virinoj de la vajmara klasikismo. Eldonade helpis ŝin la plej maljuna filo kaj kuracisto Gottfried von Herder.
Karoline Herder entombigitis en 1809 sur Jakoba tombejo.
Letereldonoj (elekto)