Maria de la Pau Janer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Maria de la Pau Janer i Mulet | ||||
Naskiĝo | 13-an de januaro 1966 (59-jaraĝa) en Palma de Majorko | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Balearoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gabriel Janer vd | ||||
Edz(in)o | Joan Corbella i Roig (2005–2021) David Madí i Cendrós (en) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto anoncisto universitata instruisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria de la Pau JANER Mulet (Palmo de Majorko, 13a de januaro 1966) estas hispana verkistino kiu publikigis verkojn ĉefe rakontajn kaj en hispana kaj en kataluna lingvoj. Ŝi ricevis, inter aliaj literaturaj premioj, la Premion Planeta en 2005.
Ŝi estas doktorino en Kataluna Filologio kaj profesorino de la Universitato de Balearoj. Ŝi kunlaboras en diversaj amaskomunikiloj, inter kiuj El Periódico kaj prezentas kulturajn programojn kaj en radio kaj en televido. Ŝi estas membro de la Asocio de Verkistoj en Kataluna Lingvo (AELC).
Janer heredis de sia patro la literaturemon kiu kondukis ŝin al rakonta produktado kaj diversaj premioj. Ŝi ekkonatiĝis kiel verkistino fine de la 1980-aj jaroj per la publikigo de Els ulls d'ahir, sia unua romano, kiam ŝi estis nur 18-jaraĝa, per kiu ŝi iĝis finalista en la Premio Ciudad de Palma. Unu jaron poste ŝi publikigis L'hora dels eclipsis (1989), kiu ricevis la premion "Andròmina".
En 1991, ŝi publikigis 'Sense compromis de perversitat' (Sen kompromito de perverseco), verkita kun Miquel de Palol, kaj en oktobro 1993 ŝi ricevis la Premion Sant Joan de kataluna literaturo per la romano Màrmara kiu rakontas la amaferon inter maljuna juvelisto de Majorko kun junulino el Ĝirono kiu instaliĝas en la insulo pro profesiaj tialoj. Ĝi havigis al ŝi la premion Premi Sant Joan de romano, kaj post unu jaro ankaŭ la premion "Prudenci Bertrana", en 1994. En majo 1996 ŝi estis nomumita Verkistino de la Monato fare de la Institució de les Lletres Catalanes kaj en 1997 ŝi iĝis finalista de la premio Sant Jordi pro Orient, Occident: Dues històries d'amor.
En marto 1999 ŝi ricevis la 19an Premion Ramon Llull de la Katalunaj Beletroj per la romano Lola kaj en februaro 2001 ŝi publikigis Eres mi vida, eres mi muerte. En 2005 ŝi ricevis la Premion Planeta pro Pasiones romanas —jam estis finalista en 2002—, premio kiu generis polemikon, ĉefe kiam Juan Marsé —membro de la ĵurio— kvalifikis la romanon kiel "malalatnivela".
Ŝi laboris ankaŭ por televidaj programoj de TV3 kaj Canal 33.
Infan/junula
Eseo
Alia