Marianne von Willemer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1784 en Linz |
Morto | 6-an de decembro 1860 (76-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Tombo | Frankfurt Main Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Habsburga monarkio Aŭstra imperio |
Familio | |
Edz(in)o | Johann Jakob von Willemer (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto operkantisto teatra aktoro |
Marianne von WILLEMER (20a de novembro 1784, probable en Linz; 6a de decembro 1860 en Frankfurto ĉe Majno; denaske probablo Marianne Pirngruber; konata ankaŭ kiel Marianne Jung) estis aŭstra aktorino kaj dancistino plej bone konata pro sia rilato kun Johann Wolfgang von Goethe kaj sia apero en lia poezio. Estante 14-jaraĝa, ŝi translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno, kie ŝi iĝis la tria edzino de la frankfurta bankisto Johann Jakob von Willemer. Li konatigis ŝin al Goethe, kiu renkontis Marianne en 1814 kaj en 1815. Goethe senmortigis ŝin el la libro "Suleika" de West-östlicher Divan.
Estis en Frankfurto en 1814 kie kaj kiam Goethe renkontis la bankiston von Willemer kaj ties tiam partnerinon Marianne Jung, kiuj kelkajn semajnojn poste, ankoraŭ dum la restado de Goethe kaj laŭ ties konsilo, geedziĝis. Goethe jam estis 65-jaraĝa, sed tamen ne sentis sin tro maljuna por enamiĝi en Marianne-n. Ŝi iĝis liaj muzo kaj partnerino pri poezio. Goethe vizitis la paron Willemer denove en la sekva jaro — tiam lastan fojon li vidis la patrujon. Al sekvaj invitoj de la Willemer-oj li ne plu respondis. Sed daŭre estiĝis versoj pri najtingalo kaj rozo, vino kaj amo, ĝis kiam li finis la verkon West-östlicher Divan (Okcident-orienta divano). Poste Marianne malkovrigis, ke granda parto de la ampoetoj de tiu kolekto estis fakte ŝia verko.[1]