Maringá | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 87000-000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 409 657 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 841 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 26′ S, 51° 56′ U (mapo)-23.425-51.938888888889Koordinatoj: 23° 26′ S, 51° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 515 m [+] | ||||
Areo | 487,052 km² (4 870 5.2 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Maringá [+] | |||||
Maringá, prononco: /ma.ɾĩˈga/, en Esperanto: Maringao, estas municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila ŝtato (aŭ federaciero) Paranao. La urbo ricevis sian loknomon de kanto de Joubert de Carvalho en honoro de sia granda amo, Maria do Ingá, lasta mallongigis al Maringá, kiu dum establado estis tre populara, tial la grandurbo konatiĝis kiel la Kanto-Urbo.
Maringá situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 350, Campo Grande 432, Campinas 498, San-Paŭlo (urbo) 541, Guarulhos 549, Porto Alegre 739, Goiânia 800, Nova Iguaçu 869, Rio-de-Ĵanejro 890, Belo Horizonte kaj São Gonçalo po 912, Braziljo 947, Salvador de Bahio 1828, Teresina 2261, Maceió 2303, Manaus 2421, São Luís 2466, Belém 2471, Recife 2493, Natalo (Brazilo) 2654 km.
Maringa kreskis rapide post sia fondo en 1947. Multaj el ĝiaj loĝantoj estis japanoj, krome kultivistoj pri kafo. Maringá ricevis urban statuson en 1951.
Antaŭ la urbiĝo oni okupiĝis pri kafoj, tritikoj, maizoj, faboj, rizoj, sukerkanoj. En la 21-a jarcento jam la komerca kaj serva sektoroj dominas. Menciindas la industrio: nutraĵprilaboradoj, kemiaĵoj, teksaĵoj.
Maringá situas en humida subtropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 22 °C, sed malofte la temperaturo falas en aŭgusto ĝis frostopunkto. Averaĝe pluvas jare po 1246 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en julio kaj aŭgusto iomete pli malofte pluvas.
Maringá havas flughavenon kun enlandaj flugoj. Estas rela kaj voja ligiloj al la regiono.