Mario Toral | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1934 (90-jaraĝa) en Santiago de Ĉilio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Familio | |
Patro | José Toral (en) |
Patrino | Amanda Muñoz Astaburuaga (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo fotisto gravuristo |
Verkoj | Memoria visual de una nación |
TTT | |
Retejo | https://mariotoral.cl/ |
Mario TORAL MUÑOZ [MArjo toRAL muNJOS] (n. 12-an de februaro 1934, Santiago, Ĉilio)[1] estas ĉilia pentristo kaj fotisto.
Kiam li estis 16-jara, Toral translokiĝis al Bonaero, kie li ŝparis por aliĝi al la Belarta Lernejo en Montevideo, Urugvajo. Li poste iris al Brazilo, kie oni okazigis la unuan ekspozicion de liaj verkoj kiam li estis 21-jara ĉe la Sanpaŭla Muzeo de Moderna Arto.[2] En 1957 Toral translokiĝis al Francujo, kie li studis ĉe la Altlernejo de Belartoj en Parizo.
Inter 1973 kaj 1992, Toral loĝis en Novjorko. Inter la ĉefverkoj finverkitaj dum tiu periodo inkludas Malliberigitinoj el Ŝtono (1974–1977) kaj Maskoj (Maskoj, 1979–1981).[3]
Reveninte al Ĉilio en 1992, Toral estis profesoro ĉe la Pontifika Katolika Universitato de Ĉilio kaj dekano de la Fakultato de Artoj ĉe Universitato Finis Terrae.
En septembro de 2007 Toral ricevis la honoran medalon de la Fondaĵo Pablo Neruda por agnoski lian vivkarieron kaj liajn kontribuojn al ĉilia kulturo.[4] Toral kunlaboris kun la poeto Pablo Neruda, ilustrante plurajn liajn poemojn, inklude eldonon en 1963 de ''La altejoj de Macchu Picchu''.
En 1999 Toral finverkis la murpentraĵon Vida memoro de nacio situantan ĉe la Stacidomo de la Universitato de Ĉilio en Santiago. La pentraĵo ampleksas 1200 kvadratajn metrojn, troviĝas en la platformejo, kaj dividiĝas en du sekciojn: "Paseo" kaj "Nuno".[5] Ĝi montras fragmentojn el la historio de Ĉilio, de la perforta hispana konkero ĝis la nuntempo.[6] Toral diris pri la pentraĵo,[7]
“Mi ricevis la inviton fari ĉi tiun murpentraĵon dum mi loĝis en Novjorko. Mi tuj pensis pri la historio de Ĉilio kiel temo, ĉar estis tempo remalkovri mian originon post tiom longa forestado; mi ankaŭ pensis rakonti tiel, ke ni ĉiuj sentu nin reprezentataj.
Mi esploris du jarojn, legante kaj intervjuante historiistojn, poetojn, kaj reprezentantojn de niaj originaj popoloj. Post tio, inter 1995 kaj 1998, mi laboris en la metiejo de Neptuno, kie oni konstruis metalan strukturon replikantan la stacidomon de la Universitato de Ĉilio kaj la 1200 kvadratajn metrojn, kiujn mi estis pentronta.”
En 2011 Lonely Planet nomumis la Universitaton de Ĉilio kiel unu el siaj "Subfervojaj stacidomoj por kiuj indas elvagoniĝi",[8] kaj en 2014 la BBC nomumis ĝin kiel unu el la sep plej belaj stacidomoj en la mondo.[9]