Maristo estas homo, kiu havas sian laborlokon sur ŝipo, kiu transportas pasaĝerojn kaj / aŭ varojn trans akvaj surfacoj de unu loko al alia.
La plej altranga maristo sur ŝipo estas la kapitano, navigisto, kiu havas la rajton ordoni laborojn al la aliaj ŝipaj maristoj. La dua plej altranga maristo estas la gvida ŝipa inĝeniero (angle Chief Engineer, germane Maschineningenieur aŭ Leitender Ingenieur): Li aŭ ŝi respondecas por la motoroj kaj ĉiuj teknikaĵoj de la ŝipo. Maato estas ŝipano de rango varianta laŭ la epokoj kaj ŝtatoj, de ŝipsubestro ĝis ĉefmaristo.
La navigista oficiro (germane Nautischer Offizier) per ŝtata ekzameno atikis patenton pri la navigado de mara ŝipo. Dum la tempo, kiam li/ŝi stiras la ŝipon, li/ŝi respondecas pri la sekureco de la ŝipo kaj de la ĉirkaŭa mara trafiko.
La maŝinistoj de la ŝipo estas
Krome ekzistas simplaj maristoj, kiuj ne (jam) atingis pli altan rangon, faras la bazajn laborojn surŝipe kaj parte ankoraŭ estas metilernantoj.
Kromaj maristoj kun specifaj taskoj estas ekzemple