Mark Wheelis | |
---|---|
Persona informo | |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | mikrobiologo ![]() |
Mark L. WHEELIS estas usona mikrobiologo. Wheelis estas nune profesoro en la Altlernejo de Biologiaj Sciencoj, Universitato de Kalifornio (Davis).[1] Carl Woese kaj Otto Kandler kun Wheelis verrkis gravegan sciencan artikolon Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya kio fakte diskonigis la malkovron de la arkeoj kaj proponis ŝanĝon el la duregna sistemo de Prokariotoj kaj Eŭkariotoj al la tri-domania sistemo de domanioj Eŭkariotoj, Bakterioj kaj Arkeoj.[2]
La esploraj interesoj de Wheelis estas ĉe la historio de la biologia milito.[1] Li kun-aŭtoris (kun Larry Gonick) The Cartoon Guide to Genetics (1983). Wheelis havigis la sciencan sciaron kaj tekston, dum Gonick kontribuis per la ilustraĵoj kaj humoro.[3]