Marktbreit estas historia urbeto en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kitzingen kaj en la distriktaroMalsupra Frankonio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 3986 loĝantojn. La urbo estas la centro de komunumaro, do libervola administra kunligo de pluraj najbaraj komunumoj, kiuj tiel komune traktas iujn servojn kaj taskojn. Sur la urba teritorio troviĝas baraĵo kaj kluzo de la Majno.
historiaj komercistaj domoj en baroka stilo, konstruitaj inter 1719 kaj 1725
urbomura pordego kaj urbodomo, vidataj de okcidento