Markus Josef LANZ (naskiĝinta la 16-an de marto 1969 en Bruneck) estas sudtirola kaj germana televida moderigisto, fotisto kaj podkastisto. De 2008 havas li ĉe ZDF propran intervju-elsendon Markus Lanz. De 2021 li aŭdeblas kun Richard David Precht en la podkasta serio Lanz & Precht.[1] Inter 2012 kaj 2014 li prezentis Wetten, daß...?, ZDF-vetspektaklon kun elstaruloj.
Estante filo de kamparanoj[2], li trapasis li la junulajn jarojn un frato kaj fratino en Geiselsberg (Olang).[3] Kiam li havis 14 jarojn mortis la patro pro leŭkemio. Sekvis gimnaziaj jaroj je Neustift (Vahrn): tiam li lernantis inter 1983 kaj 1984 ĉe la humnanisma gimazio Vinzentinum en Brixen. Kun frato Gotthard li surscene aperis en la muzika duo The W5 ludante pianon kaj elektronikan klavaron.[4] Post trapaso de la abiturienta ekzameno li trejiĝis ĉe la Itala Armeo.
Post soldatado li staĝis ĝis 1991 ĉe Radio Holiday en Bruneck. En 1991/92 li en Munkeno sekvis kursojn de komunikado (BAW) ĉe Bavara akademio pri varbado kaj merkatiko.[5] Sekvis du staĝaj jaroj ĉe la privata kanalo Radio Hamburg. En 1995, protestante kontraŭ la nuklearmilaj testoj de la francoj sur Moruroo, li eldonis kun Marzel Becker kaj Stephan Heller (pseŭdonime Le camembert radioactif) la diskon F…! Chirac. Por la kantado li dungis Anja Krenz.[6] Ŝi antaŭe estis kunlaborinta kun Heinz Strunk. Ĉi kanton oni aŭdigis senpermese sur la ondoj de Radio Hamburg - kio kaŭzis la maldungon de Lanz.[7] Samjare li fariĝis moderigisto de novaĵoj ĉe RTL-Nord. De 1997 li gvidis la elsendon Guten Abend RTL je Ŝlesvigo-Holstinio.
Trarompo sukcesis dum anstataŭado de Barbara Eligmann (inter septembro 1998 kaj marto 1999) pro ties beb-naska paŭzo, ĉe la elsendo Explosiv – Das Magazin. De aprilo 1999 ĝis marto 2008 li regule ĝin gvidis estinde de novembro 2004 ankaŭ redakciestro por ĝii. Krome li pretis respondeci pri aliaj aĵoj de RTL, ekz. por Der Hochzeitsplan[8] (2001), Outback[9] (2002) kaj Ich bin ein Star – Holt mich hier raus! – Spezial (2004). Karakterizis lin ege aktiva moderigstilo kaj emo por vortludoj.[10]
Ekde aprilo 2008 li laboras por ZDF. Tie li provizore anstataŭis, pro ties somera paŭzo, Johannes B. Kerner; ties ĉiu-vendredan kuir-elsendon Kerners Köche transprenis Lanz sub la nova titolo Lanz kocht! (ĝis decembro 2012). Post denova anstaŭo de somere feriumanta Kerner en 2009 kaj ties retiriĝon de ZDF en aŭtuno 2009, la politikan paroligsendon Markus Lanz dissendiĝas po tri tagojn por semajno. De januaro 2011 faris liajn elsendojn la firmao Mhoch2 TV.[11] En oktobro 2012 li posteulis Thomas Gottschalk por la vetelsendo Wetten, daß...? kaj moderigis krome la ZDF-jarretrorigardon Menschen. De septembro 2012 li faras kun Richard David Precht la ZDF-podkastserion Lanz & Precht,[12] kiu estis en junio 2023 inter la plej popularaj podkastaĵoj germanlingvaj.[13]
Publiciste, Lanz ankaŭ elfaris dokumentadojn pri diversaj mondregionoj (ekz. la polaraj regionoj) kaj verkis biografioin pri la televida kuiristo Horst Lichter en 2007. Krome li fotistas.[14]
De tempo al tempo oni kritikis lin pro tro petola intervjustilo, ekz. en 2014 post elsendo kun Sahra Wagenknecht[15][16]
Lanz havas filon (* 2000) el rilato (1998-2006) kun la moderigistino Birgit Schrowange.[17] En 2011 edzigis lin la ekonomikistino Angela Gessmann.[18] Kun ŝi li transloĝiĝis disde Kolonjo al Hamburgo en 2014.[19] Kun ŝi li havas du filinojn. (* 2014 kaj * 2018).[20] Eksgeedziĝo estis anoncita en 2023.[21]
Lanz posedas la ŝtatanecojn italan kaj germanan.[22]