|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marly
|
Marly-Gomont [maʁli gomɔ̃] estas franca komunumo en la departemento Aisne, en la regiono Pikardio. Ĝi havis 414 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Marly-Gomont estas vilaĝo en la nordo de Aisne, 37 km oriente de Saint-Quentin kaj 26 km okcidente de la landlimo kun Belgio.
En 2006, la repisto Kamini famigis sian vilaĝon per la kanto Marly-Gomont, en kiu li humure rakontas pri enuo de junuloj en kamparo kaj pri malfacileco aparteni al la sola nigrula familio en la vilaĝo.