Marsoldatara bazkampejo Pendleton | ||
---|---|---|
armea bazo | ||
Geografia situo | 33° 20′ 0″ N, 117° 25′ 0″ U (mapo)33.333333333333-117.41666666667Koordinatoj: 33° 20′ 0″ N, 117° 25′ 0″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | kantono San-Diego | |
| ||
La Marinfanteria Bazkampejo Pendleton (angle Marine Corps Base Camp Pendleton) estas la plej grava okcidentmarborda bazo de la Usona Marinfanteria Korpuso (USMC). Ĝi situas apud la sudkalifornia marbordo en la Kantono San-Diego, interne de la limoj de Oceanside suden; San-Klemento, Klevlanda naciarbaro, kantonoj Orange kaj Riverside norden; kaj Fallbrook orienten.
La bazo establiĝis en 1942 por trejni usonajn marsoldatojn dum la dua mondmilito. Antaŭ oktobro de 1944, oni deklaris la kampejon Pendleton “daûra instalaĵo”, kaj antaŭ 1946, ĝi iĝis la hejmo de la 1-a Marinfanteria Divizio. La bazo estis nomita laŭ generalmajoro Joseph Henry Pendleton (1860–1942), kiu longe rekomendis starigi trejnadbazon por la marsoldataro ĉe la usona okcidenta marbordo. Ĝi estas nuntempe la hejmo de multe da operacantaj militfortoj, inkluzive de du Flotaj Marinfanteriaj Fortoj(FMF), la Unua Marinfanteria Ekspedicia (MEF 1) kaj diversaj trejnadaj komandendoj.
La bazkampejo Pendleton estis konstruita sur larĝa areo da marborda tero kiu antaŭe vivtenis estuaron ĉe la riverbuŝo de la Rivero Santa-Margarita kaj ampleksa salmarĉa loĝloko.[1] Malproksima tero ene de la bazo konsistas en apudrivera ebenaĵo, duonarbaro de kverkoj, marbordaj dunoj kaj klifoj, kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj, kaj pluraj specoj de malsekejoj, inkluzive de efemeraj malsekejoj, ekzemple printempecaj lagetoj.[2] Arbaraj incendioj ne estas maloftaj.[2] Esplorado en ekologio okazas en senkonstruaĵaj lokoj de la bazo, kiuj enhavas ekzemplojn de raraj kaj endanĝeriĝaj tipoj de kaliforniaj vivejoj. La Departmento de Defendo eldonis gvidplanojn por diversaj ekosistemoj en tiu teritorio.
Tero ene de la bazo daŭre inkluzivas reproduktadan vivejon por birdoj, ekzemple la okcidenta neĝa ĥaradrio.[1] kaj la kalifornia polioptilo[3] La marbordaj klifoj havas multajn el la malmultaj ekzistantaj specimenoj de la Pendleton-butoncelerio, karoto-parenco kiu estis nomita laŭ la nomo de la bazo.[4] Raraj mamuloj ĉe la bazo inkluzivas specojn de perognato kaj dipodomiso.