Martinus Thomsen

Martinus Thomsen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1890 (1890-08-11)
en Sindal
Morto 8-an de marto 1981 (1981-03-08) (90-jaraĝa)
en Frederiksberg
Tombo Frederiksberg Old Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aŭtoro
filozofo
mistikulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kosmologio Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martinus THOMSEN, nomata Martinus (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1890; mortis la 8-an de marto 1981) estis dana verkisto kaj mistikisto.

Vivpriskribo

[redakti | redakti fonton]

Martinus venis el malriĉa familio kaj ekhavis nur simplan lernejan edukadon. Li laboris en laktejo. En marto 1921 li spertis post meditado vizion, kiu instigis lin al verkado.

Martinus naskiĝis periferie de la nordjutlanda stacia urbo Sindal. Lia gepatra hejmo "Moskilvad" - kiu hodiaŭ estas malfermita por interesuloj - atestas la malriĉan kreskadon. La patrino estis needziniĝinta kaj laboris kiel mastrumistino por la bienmastro ĉe bienposedanta bieno kun la nomo "Kristiansminde". Stalisto kun la familia nomo Thomsen estis elmetita kiel lia patro, kaj lia oficiala nomo tial fariĝis Martinus Thomsen. Sed Martinus konsideris, ke estis pli verŝajna, ke la bienmastro estis lia ĝusta patro.

Lia vivo enhavas la rakonton pri la malriĉa kaj ne tro edukita vilaĝa knabo de norda Jutlando, kiu vivis en nekonateco antaŭ ol li kiel 30-jara transvivis profundan ŝanĝon de la konscio, kiu kapabligis lin priskribi ne malpli ol kolektita spiritscienca mondbildo. Post tio li laboris dum preskaŭ 60-jara periodo por priskribi kaj diskonigi tiun ĉi mondbildon, kiu ankaŭ portas la nomojn La Kosmologio de Martinus kaj la Spiritiscienco de Martinus.

Li estas konata pro sia ampleksa spiritscienca verkaro, kiu portas la komunan super-rigardan titolon La Tria Testamento.

La rezulto de tiu ĉi verkado estas la kosmologio de Martinus.

Superrigardo de la literaturo

[redakti | redakti fonton]

La Tria Testamento

La superrigardo montras la tutan verkaron de Martinus, kiu estas skribita en la nacia lingvo dana.

Libroj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Livets Bog (Libro de la vivo) 1, en traduko de Ib Schleicher
  • La Eterna Mondbildo (1-4)
  • Logiko


  • Internacia Mondregno Kreiĝanta (parto de Livets Bog, tradukita de Peter Zacho)
  • La sorto de la homaro
  • Pasko
  • Kio estas la vero
  • Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio
  • La ideala nutraĵo
  • Folioj el al bildolibro de Dio
  • La idolo plej longe vivanta
  • La homaro kaj la mondbildo
  • Inter du mondepokoj
  • La mistero de la preĝo

Libroj - ankoraŭ ne tradukitaj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Livets Bog (Libro de la vivo), volumoj 2-7
  • Bisættelse (Sepulto)
  • Artikelsamling 1 (Artikolaro 1)
  • Den intellektualiserede kristendom (La Intelektigita Kristanismo)
  • 10 Kosmisk bevidsthed (Kosma konscio)
  • 12 Vejen til indvielse (La vojo al iniciĝo)
  • 13 Juleevangeliet (La Kristnaska evangelio)
  • 14 Bevidsthedens skabelse (La kreado de konscio)
  • 15 Ud af mørket (El la mallumo)
  • 16 Reinkarnationsprincippet (La principo de reenkarniĝo)
  • 17 Verdensreligion og verdenspolitik (Mondreligio kaj mondpolitiko)
  • 18 Livets skæbnespil (La sortoludo de la vivo)
  • 19 Kosmiske glimt (Kosmaj ekbriloj)
  • 20 Meditation (Meditado)
  • 21 Hinsides dødsfrygten (Trans la mortotimo)
  • 22 Livets vej (La vojo de la vivo)
  • 23 De levende væseneres udødelighed (La senmorteco de la vivaj estuloj)
  • 24 Kulturens skabelse (La kreado de la kulturo)
  • 25 Vejen til paradis (La vojo al paradizo)
  • 26 Djævlebevidsthed og kristusbevidstehed (Diablokonscio kaj kristokonscio)
  • 27 Verdensfredens skabelse (La kreado de la paco)
  • 28 To slags kærlighed (Du specoj de amo)

Aliaj eldonoj

[redakti | redakti fonton]

Simbolafiŝoj

[redakti | redakti fonton]
  • Martinus' erindringer (La memoroj de Martinus)
  • Martinus - som vi husker ham (Martinus - kiel ni memoras lin)

Pri Inter du mondepokoj

Citaĵo
 La nuntem pa homaro vivas transiran situacion inter primitivismo kaj humanisma vivoformo. La tera homaro troviĝas, laŭ la instruoj de Martius, en la «vintro», en la unua mensa «sezono» de kosma giganta cirkulo, kiun kompreneble regas krudeco kaj malamo kaj sekve malfeliĉo, kiu, kontraŭe al tio, kion multaj opinias, ne estas materia demando sed psika problemo.

Kiel bone scias tiuj, kiuj ĝin atente trastudas, la verkaro de Martinus esence konsistas el aro da analizoj super la homon kaj la mondon. La altpsika sensoformo de la aŭtoro sukcesas klarigi pere de konvinkaj prilumoj la plej gravajn demandojn, kiujn la vivo starigas antaŭ tiu homo kiu atinginte difinitan evoluŝtupon bezonas kiel vivkondiĉan nutraĵon klarajn respondojn al la demandoj kiujn liaj koro kaj menso formulas antaŭ la fenomenoj plej ofte krudaj kaj amaraj de la ĉirkaŭa vivo. Per la 35 ĉapitroj de ĉi tiu libreto, Martinus ĵetas novan lumon en la strukturon de la homa psiko kaj ties respeguligo en la eksteran mondon. En sufiĉe detala superrigardo li analizas la konfliktojn de la kristana mondbildo al la altintelekteco, la veran mision de la religia institucio, k. t. p. «Tio, kio estas la malluma sorto de la homaro»; «Kio estas eterneco»; «Sen altpsika sensoformo la vivo eterne restus mistero» ; «La mio en la viva estaĵo»; La kaŭzo, ke troviĝas mallumo en la mondo»; « Kial la mio estas identa kun eterna vivo», estas la titoloj de ĉapitroj kiuj per si mem rekomendas la libron, ne nur al tiuj, kiuj interesiĝas pri tiuj nocioj, sed ankaŭ al ĉiuj homoj ĝenerale. La lingvo estas klara, bela kaj eleganta, kaj la aranĝo de la libro alloga, kaj imitinda de aliaj eldonejoj. La terminologion mi trovas ĉiufoje pli klariga, taŭga kaj preciza. Ĉe la fino aboca indekso kaj vortoklarigo kompletigas ĉi tiun ĉarman, valoran kaj gravan volumeton. Gi meritas resti en nia biblioteko kaj ĝia enhavo efiki en nia menso.

Tiel, certe ni havus pli bonan mondon. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n155 (maj 1966)

Pri La sorto de la homaro

Citaĵo
 Per la 47 ĉapitroj de ĉi tiu libro, Martinus prezentas antaŭ ni pluan

mirigan analizon de la tuta homo. Skize, sinteze, per klara lingvaĵo, la kompleta homa mekanismo estas zorgege analizata en kunligo kun ties kreitaj agoj kaj reagoj kaj sekvaj rezultoj en formo de individuaj aŭ kolektivaj okazaĵoj kiuj konsistigas tion, kion ni nomas destino aŭ sorto. El la klarvida penso de Martinus oni eltiras la scion, ke la homo estas kosma, mirinda mekanismo, kiu per laŭgrada evoluspiralo eniras ĉiufoje en pli klaran komprenon, en pli luman konsciiĝon pri tiu kosma fenomeno kiu aperas antaŭ ni kiel ĉirkaŭanta mondo. En ĝi, nekonceptebla Dio ludas la grandiozan kaj nekompreneblan simfonion de la vivo per senfina estaĵaro kun divergrada vivkonscio. El la diversa kunludo de tiuj energitavoloj formiĝas la diversaj fenomenoj kiujn ni nomas socio, feliĉo, milito, malamo, k.tp. En plej alirebla formo Martinus klarigas kaŭzojn kaj montras elirvojon, despli valoran ĉar harmonias kun la eternaj vivoleĝoj.

Plej atentindaj estas la 12 punktoj per kiuj li resumas la esencon de la evoluo kaj sorto de la homaro. Elstas notinde, ke la verkojn de Martinus karakterizas objektiveco, rekta iro en la kernon de la afero kaj senpasia, neofte alta superrigardo. La belega kaj eleganta traduko de Schleicher trafe peras lian penson. Bela kaj klare videbla litertiparo agrabligas la legadon. Ni devas senrezerve aplaŭdi la aperon de ĉi tiu libro. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n148 (mar 1965)

Pri Internacia Mondregno Kreiĝanta[1]

Citaĵo
 Ĉi iu libreto, malgranda laŭ paĝoj sed granda laŭ enhavo, celas esti kontribuo —laŭ vortoj de la aŭtoro mem en la antaŭparolo — al la kompleta ĉeso de la tutmonda socia krizo kiun la homaro trapasas. Kvankam la libro estis verkata en la jaro 1.931-a kiel kvara ĉapitro de la ĉefverko de Martinus ([Livets Bog), oni konsideris utile traduki ĝin nun kiel apartan libron ĉar ĝia enhavo estas ankoraŭ tre aktuala kaj speciale taŭga por legantoj interesitaj pri sociaj problemoj, kvankam ĉiu homo kiu amas la justan penson trovos en ĝi scion kaj inspiron tute

eksterordinaraj. Tralegante ĉi tiun libron, la 9a tradukita en nia lingvo, oni admiras denove la grandan klarvidon, la genian lertecon de la aŭtoro por trakti laŭ facila maniero la plej profundajn problemojn de la vivo. La esenco de la nuntempa kaj estonta socia sorto de la homaro estas pritraktata en ĝia rilato kun la plej profundaj leĝoj kiuj regas la vivon. Plejofte ĉi tiuj leĝoj trovas simbolan esprimon en la bibliaj eldiroj.

Vere mirinda libro kies legadon mi speciale rekomendas al tiuj homoj kiuj ŝatas havi pri ĉiuj problemoj de la vivo kosman superrigardon, kaj samtempe deziras trovi propran vojon kaj celon tra la labirinto de politikaj, naciaj kaj sociaj problemoj kiuj nin ĉirkaŭas. 
— N. L. Escartin. Boletín n139 (nov 1963)

Pri Logiko[2]

Citaĵo
 Post LIVETS BOO (La Libro de Vivo) sendube estas LOGIKO la plej grava libro de Martinus, kaj la 8-a en la vico de la jam tradukitaj en la internacian lingvon.

Martinus, per tiu granda klarvido kiu lin karakterizas donas al ni, en ĉi tiu impona libro, ĉiopenetran analizon de la vivo, la universo, la homo kaj la eternaj leĝoj kiuj regas la mondotuton en kiu - laŭ bibliaj vortoj- «ni vivas, moviĝas kaj ekzistas». Religio, scienco, materiismo, fanatikismo, superstiĉo, k. t. p. estas majstre analizitaj el vidpunktoj plej ofie tute originalaj kaj profundaj. Legante ĉi tiun libron oni eklernas alie koncepti tiun tutmondon kiu estas — laŭ vortoj de la aŭtoro— «la kulmina amo de la eterna Patro».

Nia kara amiko la dana inĝeniero Ib Schleicher faris altkvalitan, belstilajn kaj klaran tradukon, [nelegebla] facila, kaj [nel.] laboro pro kiu ni devas lin kore gratuli. 
— Boletín n138 (okt 1963)

Pri La homaro kaj la mondbildo

Citaĵo
 Laŭ S-ro L. Friis, dana recenzisto, la nomo Martinus estas preskaŭ nekonata ekster Skandinavio. Tial oni devas gratuli la Spirit-Sciencan Instituton, ke ĝi tutiligis nian internacian lingvon por internacie konigi lian nomon kaj lian sciencon. Tiu ĉi verko, bindita en verda tolaĵo kun orpresita simbolo sur la frontpaĝo, tuj altiros ĉie atenton. Unu flanke, ĝi speciale interesas al propraj adeptoj aŭ inicitoj, ĉar majstre resumas diversajn ĉefajn punktoj de liaj teorioj, t.e. analizoj kaj kosmologiaj ideoj pri la vivo.

Martinus kredas ke lia libro "estos inspiro al mutaj homoj pri tio , kion klara racia anilizo povas sciigi al homo koncerne lian rilaton al aliaj homoj, al la universo kaj al Dio". Aliparte, la interesuloj havos okazon eltrovi novajn sciencajn horizontojn, kiuj ampleksos ilian menson. La libro entenas 69 ĉapitrojn, el kiuj mi rimakigas kelkajn: — Sen perfekta kono pri la mondbildo, la homaro ne estas savebla.— La plej danĝera malamiko de la tera homo estas li mem. — La tera homo scipovas tro multe koncerne materion, kompare kun lia spirita evoluo. — Kiam forto unuigas kun amo al proksimulo, estiĝas la paco. Ĉi lasta ĉapitro donas klaran kaj perfektan ideon pri la filozofia penso de Martinus. Efektive, la amos estas la spirita kaj morala principo sur kiu la aŭtoro bazas sian doktrinon. La esenco de lia instruo estas, laŭ ordorno de Jesuo: "Ami la proksimulo kiel sin mem". Bedaŭrinde, la homaro ofte forgesus ĝin. Pro tia karitmanko [tiel], la homoj kiel lupoj, ĉiam freneze interbatalados; ankoraŭ miloj da ili estas ĉi kripligataj aŭ murdataj. Nur per sincera altruismo, helpemo, donacemo, toleremo kaj super ĉio, amo, oni povos ekstermi definitive la patologian sangverŝadan militon, kaj anstataŭigi ĝin per daŭra, vera paco. Forto kun amo perfekte uinigitaj, jen tre belega revo por esti realo, sed sublima efektigenda celo al kiu ĉiuj senescepte, devas direkti, kiel eble plej baldaŭ, siajn komunajn klopodojn kaj idealojn.

Rilate la lingvon, la traduko estas bonega, kio permesas legi ĝin flue, facile kaj amuze. Tiel la libro estas tre rekomendinda al ĉiu studema samideano. 
— Jaime Aragay. Boletín n063 (mar 1954)

Pri Kio estas la vero

Citaĵo
 El la verkoj de la Spiritscienca Instituto, ĉi tiu libro estas la tria eldonita en Esperanto. Por Martinus, la materiismaj intelektuloj estas same kredantaj kiel la religiuloj, ĉar la nekredo de la sendiuloj malkaŝas, ke ili kredas la neekziston de intelekta providenco. Per siaj spiritsciencaj analizoj Martinus anoncas la komenciĝon de nova mondepoko en kiu la estuloj estas morale gvidataj de «la sankta spirito», la sola kiu savos la homaron, ĉar la reveno de la mondsavanto ne manifestiĝos plu en formo de persono, sed kiel spirita forto. Por sinceraj adeptoj, la religio estas «la vojo», kiun ili sekvas; sed, la vojo ne plu kontentigas la kosman sciemon de la moderne pensantaj estuloj, ĉar nun estas «la vero» mem la celo de la homa psiko. Per nura kredo la plej multaj religianoj ne plu ricevas la spiritan pacon. Kred o ne estas afero de volo!

Kredo baziĝas sur fido kaj la evoluinta inteligentulo perdis la kapablon fidi ĉion ekster la kampo de racio; sed, nur materia scienco ankaŭ ne sufiĉas por la soifanta altintelektulo. La povo mezuri la rapidecon de lumo, kontroli atomojn kaj pesi astrojn, ekzemple, ne estas pli grava por la homo, ol la kono de la profunda rilato inter la propra spirito kaj la materio. La vojo de lia animo tra tempo kaj spaco, estas por li pli aktuala afero, ol la tergloba rondiro ĉirkaŭ la suno, aŭ ties migrado tra la senlima Universo. La sola, kio povas kvietigi la spiritan soifon de la terdomo kaj doni al li kosman konscion, estas la spirita scienco, la sciencigo de la eterna vero. Kiam oni posedas ĝin, oni harmonias tiam kun «la vivo». Iam, post la spertado de multaj doloroj, kiam la malamo estos for, la estulo venos al la vojfino de ĉiuj ĉagrenoj; tio signifos la duon de lia vagado en mallumo, kaj komencon de lia agado en la lumo. Tiam la homo ne plu bezonos spiritan gvidadon, ĉar tiam li mem fariĝis inicito, enkarniĝinto de «la vojo, la vero kaj la vivo»... Laŭ tia maniero eksplikas Martinus la misteron de la vivo kaj la senmortecon de la vivanta estaĵo. A l multaj religianoj ne plaĉos tia koncepto pri la leĝoj de la

ekzisto, ĉar, ĉiu kredanto estas konvinkita, ke liaj religiaj doktrino kaj kulto estas la ĝustaj, la veraj. Por religiaferaj skeptikuloj, kies progresinta intelekto postulas scion anstataŭ kredon, la kosmaj esploroj de Martinus ŝajnos naivaĵo. La libro havas specialan intereson do, por tiuj serĉantoj de kosmaj analizoj, reciproku tuj de spirita scienco, por kiuj la Esperanto-Sekcio de La Spiritscienca Instituto preparas la eldonadon de la tuta serio de la libroj de Martinus. 
— Ricardo Quiles. Boletín n085 (jan 1956)

Pri Pasko

Citaĵo
 Jen eltiraĵo el la verkaro de Dana filozofo. Papero, preso, bindo, estas bonegaj. Lingve, la traduko estas entute bona. Ni rimarkas tri kritikindajojn : (a) trouzo de streketoj [divers-loke, sam-maniere, ĉi-tiu . . .) ; {b) pezan akuzativigon [Betlehem'on, Betania'on : pli bone Betlehemon, Betanion); c) pezajn formojn per -acio [demonstracii, administracii, inkarnacio, manifestacio, koncentracio, materialisacio] . . . : pli bone : demonstri, administri, enkarniĝo, manifestaĵo, koncentriĝo, materiiĝo).

Legante la verkon, kun sincera kaj forta penado ĝin kompreni, mi restas plene en mallumo pri la penso de la aŭtoro, ĉu li estas kredanto, aŭ nekredanto ? Li priskribas kelkajn incidentojn el la vivo de Jesuo laŭ propra vidpunkto. Al mi ŝajnas, ke lia instruo ne estas la Biblia ; tamen, kion li mem vere kredas aŭ ne kredas, kaj kial, mi tute ne sukcesis kompreni. La Sankta Spirito estas “la energioj de la mond-impulso”. “Laŭ kosma percepto absolute ne ekzistas krimoj aŭ pekoj.” Pri la Releviĝo, kiun li ŝajne akceptas kiel fakton, ni legas pri demateriiĝo de la fizika korpo, kaj ĝia transportiĝo al ripozejo, kie la mikroestuloj ankoraŭ vivantaj ne plu estas tuŝataj de fizikaj manoj.

Dirante, ke mi persone trovas la verkon tre nebula —eĉ plene nekomprenebla—, mi ne kulpigas la tradukinton, nek deziras fortimigi aliajn, kiuj eble trovos ĝin verko altvalora. Cetere, ĉi tie ne estas la loko por diskuto pri la Martinusismo. 
— M.C.B. La Brita Esperantisto n 495-496 jul-aŭg 1946

En Esperanto pri Martinus

[redakti | redakti fonton]
  • Martinus kaj la nova monda moralo de Ole Therkelsen. Eld. Scientia Intuitiva, 2016.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tradukis Peter Zacho, Eldonis MARTINUS-INSTITUTO, 1963
  2. El la dana tradukis Ib Schleicher. Eldonis MARTINUS-INSTITUTO. Kontrolita de la literatura komitato de S.A.T. 196 paĝoj kun 3 nigraj ilustraĵoj kaj vortklarigo.