Martisberg | |
---|---|
Blazono de Martisberg | |
Martisberg | |
former municipality of Switzerland • domareto | |
Kantono | Valezo |
Komunumo(j) | Bettmeralp |
Geografia situo | CH1903: 649596 / 137088 (mapo)46.3833333333338.0833333333333Koordinatoj: 46° 23′ N, 8° 5′ O; CH1903: 649596 / 137088 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 19 |
Areo | 3,01 km² |
Alteco | 1367 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3994 |
Situa mapo de Martisberg | |
Martisberg estas ĝis fino de decembro 2013 komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Bettmeralp de la Distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 19 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
La komunumo Martisberg, kiu kun nur 19 loĝantoj estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Svislando, situas sur montoreraso ĉe la nordokcidenta flanko de la valo de Rodano en la Supra Valezo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Martisberg la setlejoj Glutte kaj Gassa.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,01 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 50,5% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado. [2]
La iama komunumo Martisberg limis en nordo kaj oriento al Lax, en sudo al Grengiols, kaj en okcidento al Betten.
Martisberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvoj kaj atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka vojeto ek de Lax. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima aliro al la publika transportreto estas la stacidomo de Lax en la valfundo en distanco de 3 kilometroj de la vilaĝo Martisberg.
La unua dokumenta mencio de Martisberg datiĝas el la jaro 1311 kiel Martisperg. Dum mezepoko Martisberg apartenis al la grafolando Mörel. En la jaro 1263 la episkopo de Siono kreis subvoktejon en Martisberg, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798, tial Maritsberg plejparte estis ekskludita de la oficoj de la Dekono Orienta Rarono. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj elmigris al Argentino. En la 20-a jarcento la malkresko de la komunumo pludaŭris, tiel ke nuntempe malpli ol 20 personoj loĝas en Martisberg.[3]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la komunumo Martisberg estis kunigita kun la komunumo Betten al la nova komunumo Bettmeralp.
|