Martín Alonso Pinzón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Martín Alonso Pinzón |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1440 en Palos de la Frontera |
Morto | 31-an de marto 1493 (52-jaraĝa) en Palos de la Frontera |
Tombo | Monaĥejo de La Rábida |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio |
Familio | |
Frat(in)oj | Vicente Yáñez Pinzón kaj Francisco Martín Pinzón (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
Martín Alonso PINZÓN (Palos de la Frontera, Provinco Onubo; ĉirkaŭ 1441 - samloke ĉirkaŭ 31-a de marto 1493)[1] estis hispana navigisto kaj esploristo, "kunmalkovranto" de Ameriko.
Li navigis kun Kristoforo Kolumbo en lia unua vojaĝo al Nova Mondo, en 1492, kiel kapitano de la ŝipo "La Pinta". Martín Alonso devenis el riĉa familio de maristoj. Li estis la plej aĝa el la fratoj Pinzón kaj luisto de la karaveloj "La Niña" kaj "La Pinta". Ankaŭ liaj fratoj Vicente Yáñez kaj Francisco Martín Pinzón iris en la unua vojaĝoj kolumba kiel kapitano de "La Niña" kaj superulo de "La Pinta", respektive.
Estis la religiuloj de la Monaĥejo de La Rábida de Palos, speciale Juan Pérez kaj Antonio de Marchena, kiuj sukcesis solvi la problemon de la dungado de maristoj, faciligante la kontakton de Kolumbo kun Martín Alonso Pinzón, kiel elstara loka navigisto apogis la eblon de la vojaĝo, kontraŭ la loka opinio.[2] Laŭ Bartolomé de las Casas, Martín Alonso kontribuis per duono de milionoj da maravedoj, nome la tria parto de la mona elspezo de la entrepreno.[3][4] Krome li forĵetis la ŝipojn konfiskitajn de Kolumbo[5] kaj ankaŭ maldungis la maristojn dungitajn de Kolumbo, elektis por la entrepreno aliajn du karavelojn,[6] nome "la Pinta" kaj "la Niña", kiujn li konis kiel bonaj velkapablaj kaj «aptas para el oficio de navegar» (navigkapablaj), ĉar li estis uzintaj ilin luitajn,[7] partoprenigis siajn fratojn Pinzón kaj trakuris la loĝlokojn Palos, Moguer kaj Huelva, konvinkante siajn parencojn kaj amikojn por ke ili dungiĝu, per kio li sukcesis kompletigis la necesan ŝipanaron.[5]
Martín Alonso multe helpis Kolumbon dum la vojaĝo ĉefe por haltigi la insurekciemon de la maristoj. Tamen, kiam Kolumbo alvenis al la novaj teroj, lia sinteno ŝanĝis kaj ambaŭ gravuloj iom malamikiĝis. Reveninte al Hispanio, liaj ŝipoj separiĝis kaj Pinzón alvenis al Galegio antaŭ Kolumbo al Lisbono. Liaj informoj alvenis al la kortego antaŭ tiuj el Kolumbo. Poste ili alvenis samtage al Palos, sed li malsana mortis baldaŭ.