Mary Lefkowitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1935 (89-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Radcliffe College (en) Universitato Harvard Universitato Wellesley |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto klasikisto |
Mary R. LEFKOWITZ (n. en 1935) estas emerita profesorino pri klasikaj studoj en la Kolegio Wellesley de Masaĉuseco, Usono.
Ŝi publikigis pri diversaj temoj inter ili la mitologio, la virinoj en la Antikvo, Pindaro, kaj la fikcio en la antikva biografio. Ŝi kaptis la atenton de pli vasta sekvantaro pro la kritiko kiun ŝi havas rilate al la Afrikcentrismo rilate al la antikva helena kulturo.
En Black Athena Revisited (1996), kune eldonita kun sia kolego de Wellesley, Guy MacLean Rogers, la ideoj de Martin Bernal estas submetitaj al detala esplorado fare de la spertuloj en tia fako.
Ŝia edzo estas Sir Hugh Lloyd-Jones, eksa profesoro de la greka en la Universitato de Oksfordo.
En 2006 ricevis la National Humanities Medal.
Mary Lefkowitz (2003)[1] studis la elstarecon de la gedia agado en la Iliado, klopodante respondi la demandon ĉu dia interveno estas diskreta okazo aŭ ne, aŭ ĉu tiaj gediaj kondutoj estas simplaj homkarakteraj metaforoj. La intelektula intereso de la klasikepokaj aŭtoroj, kiel Tucidido kaj Platono, estis limigita al sia utileco kiel "vojo por paroli pri la homa vivo pli ol priskribo aŭ vero", ĉar, se la dioj restas religiaj figuroj, pli ol homaj metaforoj, ilia "ekzisto" — sen la fondo de dogmo aŭ de unu biblio de kredoj — poste permesis al la greka kulturo la intelektan amplekson kaj liberon por alvoki la diojn kiu kongruas kun la religiaj funkcioj kiujn ili postulas kiel popolo.[1][2]