María Corina Machado | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
María Machado | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1967 (57-jaraĝa) en Karakaso, ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Karakaso vd | ||||
Ŝtataneco | Venezuelo ![]() | ||||
Alma mater | Katolika Universitato Andrés Bello Instituto de Studoj Supraj pri Administrado ![]() | ||||
Partio | Vente Venezuela (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | nekonata valoro (1990–2001) ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto homrajta aktivulo industria inĝeniero ![]() | ||||
Aktiva en | Karakaso vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria Corina Machado Parisca (la 7-an de oktobro 1967, en Karakaso) estas venezuela politikisto kaj publika konato, filantropo, deputito de la Nacia Asembleo de Venezuelo (2011-2014). Fondinto kaj iama bonfara organizaĵo Sumate [1]. Venezuela prezidenta kandidato en la elektoj de 2012. Opoziciisto, aktivulo de la demokrata movado, kontraŭulo de la socialisma registaro de Nicolás Maduro [2].
Machado estis unu el la ĉefaj figuroj dum la venezuelaj protestoj en 2014 kontraŭ la registaro de Nicolas Maduro [3].
Maria kreskis kiel la plej aĝa de kvar filinoj kaj estis levita en la katolika tradicio. Ŝi diplomiĝis ĉe privatlernejo en Venezuelo, poste studis en loĝlernejoj en Usono, kaj faris plurajn vojaĝojn al eŭropaj landoj. La prapraavo de Machado estis Eduardo Blanco, venezuela politikisto kaj verkisto, aŭtoro de la romano Heroa Venezuelo (1881), kiu estis mortigita dum la ribelo kontraŭ la venezuela diktatoro Juan Vicente Gómez.
Ŝi diplomiĝis ĉe la Katolika Universitato Andres Bello kun akademia grado en Industria Inĝenierado kaj havas Magistron en Financo de la Instituto por Altnivelaj Studoj en Administrado (IESA), situanta en Karakaso.
En 1992, Machado fondis la Fondaĵon Atenea, kies financo estis uzataj por helpi orfojn kaj stratinfanojn en Karakaso. Ŝi laboris en la aŭtindustrio kaj revenis al Karakaso en 1993.
Machado estas eksedziĝinta kaj havas tri infanojn.